Studo pri origin-spurado en Usono toleras nenian prokraston

Pluveta Publikigita: 2021-08-03 20:02:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La pensfabriko de Ĉina Tutmonda Televida Reto (CGTN: China Global Television Network) publikigis tutmondan interretan opinisondon en 6 oficialaj lingvoj de la UN vespere de la 30a de julio. 83,1% de la enketitoj firme subtenis la studon pri origin-spurado de KOVIM-19 en Usono.

La okuloj de la popolo estas akraj. La opinisondo de la pensfabriko de CGTN montris, ke la tutmondaj retanoj jam ĝenerale rimarkis la dubindajn punktojn de la epidemio en Usono. Tial Usono estas la plej suspektata origino de KOVIM-19. Samtempe tio signifas malsukceson de la intenco de Usono makuli Ĉinion.

Kvankam en la fino de marto la enketgrupo de la Monda Organizo pri Sano kaj Ĉinio jam publikigis raporton, montrante, ke estas tre malgranda ebleco, ke la viruso “tralikviĝis el ĉina laboritorio”. Tamen usonaj politikistoj ankoraŭ subpremis kaj persvadis la MOS komenci duafazan origin-spuradon en Ĉinio, ĉar tiel Usono povas kovri siajn dubindajn punktojn. Tia praktiko de Usono estis forte kondamnita de la internacia komunumo.

Ĝis nun jam preskaŭ 70 landoj konsentis pri la rezulto de la unuafaza studo pri la origin-spurado. La rezulto de ĉi-foja opinisondo de CGTN pli klare montris la komunan konsenton de la tuta mondo.

La pensfabriko de CGTN rimarkis, ke 81 600 enketitoj en la opinisondo ĝenerale esprimis malkontenton kaj nefidon al Usono pro ĝiaj duoblaj normoj pri la enlandaj kaj la eksterlandaj demandoj, la politikigo de la origin-spurado kaj daŭra kresko de perfortaĵoj kontraŭ aziaj usonanoj. Estas sufiĉa da kialo postulante, ke Usono donu klarigon pri la eksplodo de la epidemio.

Dividu