Praktiko de “terorisma origin-spurado” malutilas al mondo

Yu Publikigita: 2021-08-04 20:43:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Michael McCaul, respublikana gvidanto de la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj en la usona Ĉambro de Reprezentantoj, lunde publikigis raporton, asertante, ke pruvoj atestas, ke la nova kronviruo tralikiĝis el la Wuhan-a Virusologia Laboratorio antaŭ septembro de 2020. Verŝajne, iuj usonaj politikistoj malpacienciĝis en atendado de konkludo el sekretaj servoj, al kiuj usona prezidento ordonis prezenti raporton de enketo ene de 90 tagoj. Ili plu subpremis la Mondan Organizon pri Sano (MOS) kaj misfamigi Ĉinion en la internacia komunumo.

La raporto de McCaul, bazita sur mensogoj kaj distorditaj faktoj, estas tute senbazaj kaj nekredeblaj. Amaskomunikilo en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj komentis, ke Usono ne rigardas spuradon de la virusa origino kiel demandon pri publika sano, sed prenas ĝin kiel bastonon por ataki landojn kun politikaj pozicioj malsamaj al tiu de Usono.

Evidente, post kiam la komuna specialista teamo de la MOS kaj Ĉinio por studo pri origin-spuado publikigis raporton, dirante, ke estas tre malgranda ebleco, ke la viruso tralikiĝis el ĉina laboratorio, iuj usonanoj kulpigis plu Ĉinion kaj senhonte sensaciigis la aserton pri “tralikiĝo el laboratorio”. Ilia konduto, kiu transpaŝis la bazlinion de moralo kaj iras kontraŭ scienco kaj faktoj, estas egala al “terorisma origin-spurado”.

Aliflanke, iuj usonaj politikistoj intencas rilatigi Ĉinion kaj eĉ aziajn landojn kun la nova kronviruso, ekscitante malamon kontraŭ azidevenuloj en Usono kaj iuj okcidentaj landoj kaj severigante rasan diskriminacion, kio estas la malbona sekvo de terorisma praktiko en origin-spurado sur pli profunda nivelo. Tio ankaŭ malkovris maskon de iuj usonanoj, kiuj ĉiam pretendis esti defendantoj de homaj rajtoj.

La 2an de aŭgusto, pli ol 300 politikaj partioj, sociaj organizoj kaj pensfabrikoj el pli ol 100 landoj kaj regionoj prezentis komunan deklaron al la sekretariejo de la MOS, alvokante, ke la MOS objetive kaj juste faru tutmondan origin-spuradon kaj oponu politikigon de la scienca demando. Tio estas la komuna voĉo de la monda popolo.

Dividu