Ĉu usonaj politikistoj vere “staras kun honkonganoj”?

Pluveta Publikigita: 2021-08-06 20:12:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe usona ŝtatsekretario Antony Blinken refoje diris en socia mediato, ke laŭ la ordono de la usona prezidento pri prokrasto de devigita foriro el Usono, la lando estos “sekureca haveno” por tiuj, kiuj ne kuraĝas reveni al Honkongo.

Kion tiuj usonaj politikistoj celas? La respondo estas klara. Post efektiviĝo de la Leĝo pri Nacia Sekureco en Honkongo stabile kaj prospere disvolviĝis Honkongo. Tamen iuj usonanoj ne volis konfesii la malvenkon kaj fojfoje faris provokojn intencante reteni disvolviĝon de Ĉinio.

Do kiaj homoj ne kuraĝas reveni al Honkongo? Laŭ la ekspliko de la ĉina registaro la Leĝo pri Nacia Sekureco en Honkongo estas direktita kontraŭ la homoj, kiuj okupiĝis pri agoj por dispartigi la landon, renversi reĝimon de la lando, fari terorismajn aktivecojn kaj rompi nacian sekurecon en komploto kun eksteraj fortoj. Nur tiaj homoj timas reveni al Honkongo. La tiel nomata “sekureca haveno” de Usono protektas nur krimulojn.

Tamen ĉu Usono povas esti vera “sekureca haveno” kun la serioza epidemio de nova kronviruso kaj la kresko de perfortaj aferoj?

Laŭ la opinisondo farita en la fino de junio, 75,7% de la enketitoj kontentas pri la efikeco de la Leĝo. Do nepre estas vane la agaĉoj de tiuj usonaj politikistoj. Ili devas bone trakti la enlandajn aferojn kaj fariĝi “sekureca haveno” por usonanoj.

Dividu