Kelkaj grupoj da usonanoj freneze “verkas fikciajn romanojn” por kulpigi Ĉinion

Pluveta Publikigita: 2021-08-06 20:48:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ la ordono de la usona prezidento la sekretaj servoj de Usono devas prezenti raporton pri la origin-spurado de la nova kronviruso post du semajnoj. Antaŭ la tempolimo usonaj amaskomunikiloj, politikistoj, kaj sekretaj servoj kune “verkas fikciajn romanojn” por false kulpigi Ĉinion.

Antaŭ nelonge usona amaskomunikilo CNN raportis, ke usona informa agentejo trovis genbankon, inkluzive de geno-donitaĵoj el Wuhan-a Virusologia Instituto. La raporto diris, ke la genbanko povos helpe malkaŝi la originon de la nova kronviruso, sed ne menciis la kiam kaj kiel la informa agentejo akiri la genbankon. Estas evidente, ke la raporto nur celas fokusiĝi al la laboratorio en Wuhan kaj kulpigi Ĉinion.

Michael McCaul, respublikana gvidanto de la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj en la usona Ĉambro de Reprezentantoj, lunde publikigis raporton, asertante, ke pruvoj atestas, ke la nova kronviruo tralikiĝis el la Wuhan-a Virusologia Laboratorio antaŭ septembro de 2020. Usona analizisto pri kurantaj aferoj Andrew Kribko montris, ke la raporto nur celas kulpigi Ĉinion kaj politikigi la studon pri origin-spurado.

Politika manipulado ne povas savi Usonon kaj la mondon. La homaro povas venki la epidemion per respekto al scienco kaj unuiĝo. Pli frue vekiĝu iuj usonanoj.

Dividu