La ideo “pli solidara” estu komuna por ĉiuj post “la plej defiplena olimpikosesio”

Xiong Publikigita: 2021-08-10 10:59:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 8a de aŭgusto la 32a Someraj Olimpikoj fermiĝis en Tokio, Japanio. La prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Bach diras, ke tiu ĉi olimpikosesio estas la plej defiplena kaj senprecedenca, kaj ĝi alportis al la tutmondaj homoj konfidon kaj konvinkon pri la estonteco.

Kion Bach diris, tio pravas. Influite de la kronvirusa pandemio, tiu ĉi olimpikosesio estis devigita prokrastiĝi je unu jaro, kaj cetere ĝi estis okazigita en sportejoj sen spektantoj. Sed ĝi estas la unua olimpikosesio okazigita post kiam la ideo “pli solidara” skribiĝis en la devizon de Olimpikoj.

Sur la medal-tabulo oni vidas, ke 65 sportaj delegacioj ricevis orajn medalojn, kaj 93 delegacioj medalojn. Tiu rezulto montras, ke la nivelo de la konkursa sporto ĝenerale altiĝis sfere de la mondo.

En tiu ĉi olimpikosesio la ĉina sporta delegacio prezentiĝas okulfrape. Ĝi partoprenis en 30 branĉoj kaj 225 subbranĉoj de la olimpikaj konkursoj, kaj gajnis 38 orajn medalojn kaj sume 88 medalojn.

Ĉio tio ne nur elmontras la sintezajn fortojn de la ĉina konkursa sporto kaj la efikon de tio, ke Ĉinio potencigas sin per sporto, sed ankaŭ prezentas al la mondo la fortojn de Ĉinio, la spiriton de Olimpikoj kaj la animon de la ĉina sporto.

Antaŭ la okazigo de tiu ĉi olimpikosesio, la Internacia Olimpika Komitato aldonis la vortojn “pli solidara” al la devizo de Olimpikoj “pli rapida, pli alta, pli forta”. La aldonaĵo donas al la olimpika spirito novan enhavon. Fakte, la kunigiteco prezentita de la konkursa sporto estas ege grava por ke la homaro kune traktu la nunajn defiojn. En la mondo ne ekzistas izolita insulo. Por trakti la kronvirusan pandemion, restarigi la tutmondan ekonomion kaj konkeri la klimatan ŝanĝiĝon, ni, homoj de la mondo, bezonas pli grandan solidarecon. Do tio estas la signifo de la olimpika spirito. La 16-taga olimpikosesio finiĝis, sed la spirito de Olimpikoj brilos por eterne en la nova ideo “pli solidara”.

Dividu