​“Ludoj de potenco” kaŭzas humanismajn katastrofojn en Usono

Xiong Publikigita: 2021-08-10 22:55:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Koncerne al la absurdaĵo, ke antaŭ nelonge la informagentejo Bloomberg prijuĝis Usonon kiel la unuan landon en la tutmonda batalado kontraŭ la kronvirusa pandemio, en la 9a de aŭgusto tri ĉinaj pensfabrikoj kune publikigis la raporton “La unua estas Usono? Ties kontraŭpandemia vero”. En ĝi oni prezentas la veran staton de Usono en la kronvirusa pandemio per serioza esplorado, detalaj donitaĵoj kaj objektiva starpunkto. La apero de la raporto disrompis la mensogon “la unua estas Usono”, kaj ankaŭ vidigis la mondon: kiel la senkulpaj usonaj popolanoj fariĝis viktimoj de “ludoj de potenco”?

Ĝis hodiaŭ en Usono pli ol 35 milionoj da homoj infektiĝis je la kronviruso, kaj pli ol 610 mil homoj mortis pro la malsano. La ciferoj ambaŭ estas la plej altaj en la mondo. William Foege, usona epidemiologo kaj eksrespondeculo de la Usona Centro por Kontrolo kaj Prevento de Malsano, simple riproĉis: “Tio estas buĉado!” Jes ja, por la usonanoj, la pandemio estas malpli natura katastrofo, ol homfarita katastrofo. La batalo inter partioj kaj la politikigo de la pandemio perdigis la vivon de la usonaj popolanoj, kiuj “origine ne nepre mortis”.

Oni ne forgesu, ke en la komenco de la pandemio la tiama usona registaro foje kaj foje ignoris la averton pri la pandemio, intence bagateligis la pandemian danĝeron, kaj diris, ke inter la nova kronviruso kaj la ĝenerala gripo estas apenaŭ malsameco. Tiam demokratoj koncentris sian atenton sur buŝbataladon, sed ne sur bataladon kontraŭ la pandemio. La malordaj politikoj pri la pandemio kuntrenis Usonon en la abismon de la pandemio. Eĉ post ses monatoj en Usono ankoraŭ ne formiĝis unueca startegio kontraŭ la pandemio. Tiel Usono perdis multajn okazojn, kaj sekve multege da vivoj konsumiĝis.

Nuntempe tia grandega humanisma katastrofo ankoraŭ disetendiĝas sur la tero de Usono. En la 9a de aŭgusto oni raportis, ke pli ol 100 mil homoj infektiĝis ĉiun tagon en la tri sinsekvaj tagoj. En la nuna Usono “solidareco” estas nur politika slogano, ĉar la usonaj partioj konsideras nur por si mem. Sed la fundamentaj rajtoj de la usonaj popolanoj ankoraŭ estas ludataj de politikistoj. Do Usono neniel povas adapti sin al la titolo “la unua en la tutmonda batalo kontraŭ la pandemio”. Sed plej taŭgas al ĝi nur la titoloj: “la unua lando malsukcesa en la tutmonda batalo kontraŭ la pandemio”, “la unua lando politike disŝirita en la mondo”.

Dividu