Litovio tuŝis ruĝlinion de Ĉinio kaj kaŭzis rapidan malvarmiĝon de rilatoj kun Ĉinio

Mirinda Publikigita: 2021-08-11 16:55:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis, ke la ĉina registaro decidis revoki sian ambasadoron en Litovio kaj postulis, ke la litova registaro revoku sian ambasadoron el Ĉinio. Ĉar lastatempe ignorante plurfojan interkonsiliĝon de Ĉinio, la litova registaro proklamis permeson al la tajvana instanco establi “agentejon” en la nomo de “Tajvano”. Rapida malvarmiĝo de la rilatoj inter la du flankoj estis rekte kaŭzita de tio, ke Litovio ripete tuŝis la ruĝlinion en demandoj pri Tajvano, Honkongo kaj Xinjiang kaj defiis Ĉinion en kernaj interesoj, la respondeco ne kuŝas en la ĉina flanko.

Maje la litova parlamento aprobis la tiel nomatan “Rezolucion pri Xinjiang” kaj samtempe Litovio proklamis retiriĝi el la kunlabora mekanismo de Ĉinio kaj Mezaj- kaj Orient-Eŭropaj Landoj; junie Litovio anoncis donaci vakcinojn kontraŭ KOVIM-19 al Tajvano; julie ĝi permesis la tajvanan instancon establi “agentejon” en la nomo de Tajvano kaj planis establi sian “agentejon” en Taibei antaŭ la jarfino. Litovio eĉ konsentis liveri humanitaran vizon al “homoj rifuĝintaj el Honkongo”.

Ĉinio serioze admonas al la litova flanko, ke en la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la unika laŭleĝa registaro reprezentanta Ĉinion. La principo de “unu Ĉinio” estas publike agnoskita regulo de internaciaj rilatoj kaj ĝenerala kono de la internacia komunumo, kaj estas politika bazo por evoluigi duflankajn rilatojn de Ĉinio kun aliaj landoj. Estas neskuigebla la decido de la ĉinaj registaro kaj popolo, kaj estas netuŝebla la ruĝlinio de protekto de suvereneco kaj teritoria integreco. Ni urĝas, ke la litova flanko tuj ĝustigu sian eraran decidon, prenu efektivigajn rimedojn, senigu malicajn influojn kaj ne iru plu en erara vojo. Ni severe avertas la tajvanan instancon, ke al sendependiĝo de Tajvano mankas senelireja vojo, kaj la intenco de secesio absolute vanos.

La rilatoj inter Ĉinio kaj Litovio iam stabile disvolviĝis en la pasintaj 30 jaroj. Litovio esprimis bonvenon al la iniciato “Zono kaj Vojo” kaj eĉ rekomendis sin kiel translandan landon.

Laŭ raporto de VOA, kelkaj erudiciuloj opinias, ke la establo de tiel nomata “agentejo” de Tajvano estis puŝita de Usono. Kiam establiĝis la “agentejo”, la departemento pri Orienta Azio de usona Ŝtata Departemento esprimis aprobon en la unua momento.

Pri la revoko de ĉina ambasadoro el Litovio, litova Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron en la retejo, reasertante, ke ne ŝanĝiĝis ĝia persisto en la principo de “unu Ĉinio”. Cui Hongjian, estro de la estro de departemento pri Eŭropo de la Ĉina Instituto pri Internaciaj Aferoj diris, ke tio estas sofisma rezono, Litovio permesis la tajvanan instancon establi “agentejon” en la nomo de Tajvano, tio ja malobeis la principon de “unu Ĉinio”. Litovio plurfoje damaĝis la kernajn interesojn de Ĉinio kaj aliflanke montris plendojn, tio ne estas akceptata de Ĉinio.


Dividu