Oni devas tuj ĝustigi eraron de Litovio

Mirinda Publikigita: 2021-08-11 18:45:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis, ke la ĉina registaro decidis revoki sian ambasadoron en Litovio kaj postulis, ke la litova registaro revoku sian ambasadoron el Ĉinio. Ĉar lastatempe ignorante plurfojan interkonsiliĝon de Ĉinio, la litova registaro proklamis permeson al la tajvana instanco establi “agentejon” en la nomo de “Tajvano”. Tiu malofta diplomatia ago transendis klaran informon: iu ajn kiu tuŝis la ruĝlinion de protekto de suvereneco kaj teritoria integreco, certe estos firme rebatita.

Julie ĝi permesis la tajvanan instancon establi “agentejon” en la nomo de Tajvano kaj planis establi sian “agentejon” en Taibei antaŭ la jarfino. Litovio eĉ konsentis liveri humanitaran vizon al “homoj rifuĝintaj el Honkongo”. Ĝi fojfoje rompis la bazlinion de “oficiala kontakto” kun la tajvana instanco kaj publike malobservis la principon de “unu Ĉinio” publike agnoskita de la internacia komunumo kaj seriozse damaĝis la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio.

Sub tia fono Ĉinio revokis sian ambasadoron el Litovio, tiu malofta diplomatia ago en la historio de Ĉina Popola Respubliko estas necesa kaj ĝusta ago por protekti la ŝtatajn kernajn interesojn kaj severa admono al Litovio kaj similaj landoj kun malbonaj intencoj. Multaj eksterlandaj amaskomunikiloj opinias, ke tio montras “indignon” de Ĉinio.

Fakte ne estas malfacile trovi, ke Litovio, kiu alte sin apogas per Usono en la sekureco intencis flataĉi Usonon per “tajvana demando” post enoficiĝo de la nova registaro kaj altigi sian pozicion en la strategio de Usono pri Ĉinio. Tamen Litovio trotaksis sian kapablon kaj gravecon. Ĝi ne estas inkluzivita en la ĝenerala strategio de Usono kiu metis sian strategian gravecon en Hinda-Pacifika regiono.

Nun estas plej grave por Litovio kompreni gravan informon transsenditan de “revoko de ambasadoro” de Ĉinio kaj koni tion, ke la principo de “unu Ĉinio” estas publike agnoskita regulo de internaciaj rilatoj kaj ĝenerala kono de la internacia komunumo, kaj estas politika bazo por evoluigi duflankajn rilatojn de Ĉinio kun aliaj landoj. Estas neskuigebla la decido de la ĉinaj registaro kaj popolo, kaj estas netuŝebla la ruĝlinio de protekto de suvereneco kaj teritoria integreco.


Dividu