Usono plene meritas la titolon de “la unua lando malsukcesa en la tutmonda batalado kontraŭ la pandemio

Xiong Publikigita: 2021-08-12 18:45:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Nun mi volas transhospitaligi mian edzon, sed tio apenaŭ eblas,” la usona virino Susan Valker aspektis maltrankvile. En sinsekvaj tagoj ŝi serĉis preskaŭ ĉiujn hospitalojn en la ŝtato Florido, sed ŝi ne trovis por sia edzo gravege malsaniĝanta je la nova kronvirusa pneŭmonio iun lokon, kiu povus lin kuraci pro manko de specialaj aparatoj.

Nuntempe Usono restas en la pinta fazo de la kvara ondo de la pandemio. La plej nova donitaĵo de la ĵurnalo New York Times montras, ke en la pasinta semajno en Usono ĉiutage averaĝe aperis pli ol 118 mil virusaj infektiĝintoj, kaj pli ol 66 mil homoj enhospitaliĝis. Do la usonaj hospitaloj funkciis plene ŝarĝite. Ĝis la 11a de aŭgusto laŭ la loka tempo, en Usono raportiĝis sume pli ol 36 milionoj da konfirmitaj kazoj kaj pli ol 610 mil mortoj. La ciferoj ambaŭ estas la plej altaj en la mondo.

La peza realo donas ege mokindan impreson al la informagentejo Bloomberg, kiu tamen antaŭ nelonge prijuĝis Usonon kiel “la unua lando sukcesa en la tutmonda batalado kontraŭ la pandemio”. Sed la fakto konstatas, ke Usono plene meritas la titolon de “la unua lando malsukcesa en la tutmonda batalado kontraŭ la pandemio”.

Interne Usono ne povas regi la pandemion, kaj ekstere ĝi detruas la tutmondan kunlaboron. La fiasko de Usono en la luktado kontraŭ la pandemio pruvas, ke tiu pandemio estas homfarita katastrofo pli ol natura katastrofo. William Foege, usona epidemiologo kaj eksrespondeculo de la Usona Centro por Kontrolo kaj Prevento de Malsano, simple riproĉis: “Tio estas buĉado!”

Do Usono neniel povas adapti sin al la titolo “la unua lando sukcesa en la tutmonda batalo kontraŭ la pandemio”. Sed plej taŭgas al ĝi nur la titoloj: “la unua lando malsukcesa en la tutmonda batalo kontraŭ la pandemio”, “la unua lando politike disŝirita en la mondo”.

William Foege, usona epidemiologo kaj eksrespondeculo de la Usona Centro por Kontrolo kaj Prevento de Malsano, simple riproĉis: “Tio estas buĉado!”

Do Usono neniel povas adapti sin al la titolo “la unua lando sukcesa en la tutmonda batalo kontraŭ la pandemio”. Sed plej taŭgas al ĝi nur la titoloj: “la unua lando malsukcesa en la tutmonda batalo kontraŭ la pandemio”, “la unua lando politike disŝirita en la mondo”.


Dividu