​​”La unua lando politike senrespondeciga en la mondo” ne povos esti libera de sia respondeco

Xiong Publikigita: 2021-08-13 16:35:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dum la pandemia tempo vaŝingtonaj politikistoj celas al Ĉinio per sia lanco kaj sekve ne portu al si la respondecon de la malsukceso en batalo kontraŭ la pandemio - tiel komentis la fama usona doktulo Graham Allison. Jen tio montras la politikan celon de Usono, ŝovi la respondecon al Ĉinio. Jes, la nova kronvirusa pandemio ja estas tuttergloba publiksana katastrofo, sed usonaj politikistoj prenas ĝin kiel armilon por krei konflikton inter potencaj landoj.

Antaŭ nelonge tri ĉinaj pensfabrikoj kune publikigis la raporton “La unua estas Usono? Vero en la batalo de Usono kontraŭ la pandemio”, en kiu oni listigas diversspecajn fiagojn de usonaj politikistoj en batalo kontraŭ la pandemio. La faktoj pruvas, ke Usono manifestiĝas plej malbone en trakto pri la pandemio, sed plej lerte en forĵeto de respondeco. Usono do estas entute inda je la titolo de “la unua lando politike senrespondeciga en la mondo”.

Komence de eksplodo de la pandemio la tiama usona registaro ignoris la averton eligitan de Ĉinio kaj Monda Organizo pri Sano kaj perdis plej bonan tempon por rezisti kontraŭ la pandemia atako. Dum la malsano disetendiĝis tra Usono, tiama usona gvidanto, por forpuŝi la respondecon, konscie nomis la viruson “ĉina viruso” aŭ “wuhana viruso”, intence kondukante la kontraŭdiran fokuson al Ĉinio. Kaj poste usonaj ĉefaj amaskomunikiloj kaj dekstraj politikistoj pasie moviĝis kaj ĉie dissemis la mensogon, ke “el ĉina laboratorio tralikiĝis la viruso”, kun la celo misgvidi la mondo.

La usona registaro ne koncentras sian atenton sur trakton de la pandemio, sed sur serĉadon de propeka kapro eksterlande. Ĝuste kiel diris la brita fakulo Martin Jacques en simpozio: “de komence de la nova kronvirusa pandemio geopolitiko jam uzurpis sciencon.”

Laŭ plej nova donitaĵo de la Usona Centro pri Kontrolo kaj Prevento de Malsano, nuntempe pli aŭ malpli 90% de la usonanoj restas en altriskaj loĝkomunumoj, sed antaŭ unu monato estis nur 19%. Nur ene de unu monato Usono fariĝis preskaŭe ruĝa pro altriska grado. Tiom granda respondeco! Ĉu usonaj politikistoj povus forĵeti ĝin de si? Ne, ili devas porti la respondecon.

“La unua lando politike senrespondeciga en la mondo” ne povos esti libera de la respondeco. La ludo “forŝovi respondecon al alia” devas esti finita.

Dividu