“La unua lando pandemi-disvastiga en la mondo” estas grandega minaco de homa sano

Xiong Linping Publikigita: 2021-08-14 19:47:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La loĝantaro de Usono reprezentas nur 4% de la monda, sed ĝiaj konfirmitaj kazoj de la nova kronviruso okupas 18% de la monda tuto. La frapanta kontrasto de tiuj du ciferoj montras, ke la fiasko de Usono en la traktado de la pandemio multe malhelpas la kontraŭpandemian procezon en la mondo. Des pli malica estas tio, ke la usona registaro ne prenis iujn ajn esencajn rimedojn por fari kontrolon ĉe landlimoj, lasante la viruson disvastiĝi ien ajn en la mondo. Tio donas grandegan minacon al la vivo kaj sano de la tutlandaj popoloj.

Antaŭ nelonge tri ĉinaj pensfabrikoj kune publikigis esploran raporton, en kiu prezentiĝis faktoj, ke en Usono la pandemio furioziĝas, kaj tamen la pordoj de la landoj malfermiĝas larĝe. El tio oni facile konkludas, ke nun en la mondo raportiĝis pli ol 200 milionoj da homoj infektitaj je la viruso, kaj pro tio Usono kiel "la unua lando pandemi-disvastiga en la mondo" ne povos esti libera de sia respondeco.

Laŭ raportoj de multlandaj amaskomunikiloj, la viruso, kiu infektis 70% de la homoj en Isrealo, venis el Usono, 30% de la 7 000 importitaj kazoj en Sud-Koreio fontis el Usono, kaj 14% de preskaŭ 7 000 konfirmitaj kazoj enkondukiĝis el la sama lando.

Ŝokis la mondon, ke Usono, sen ia ajn kvaranteno, grandmezure forpelis kontraŭleĝajn migrintojn. Inter tiuj forpelitaj migrintoj en Gvatemalo, Jamajko, Meksiko, Haitio kaj aliaj landoj troviĝas amasoj da homoj infektitaj je la viruso. La usonecaj egoismo kaj senkompateco impresis profunde al tiuj latinamerikaj popoloj, kiuj najbaras ĝuste ĉe la loko, de kie "la paradizo tro malproksimas, sed Usono tro proksimas".

Pri la enmonda disvolviĝado de la pandemio Usono havas nepuŝeblan respondecon, kaj ĝuste ĝi devas esti enketata rilate la fonton de la viruso. Por liberigi sin de respondeco kaj turni enlandan kontraŭdiron eksteren, Usono dismetis "politikan viruson", celante detrui la internacian kunlaboron kontraŭ la pandemio. Tio lasas la mondon klare vidi Usonon.

La homaro estas la komunumo kun la komuna estonto. Nur se unu lando ne nuligas sian pandemion, la mondo ne povos esti en sekureco.


Dividu