Kontraŭpandemia fiasko estas nepra por “la unua lando politike disŝirita en la mondo”

Xiong Publikigita: 2021-08-15 16:51:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Oni havas motivon por kredi, ke Usono havus rimedojn por kuraci malsanulojn de la novkronvirusa pneŭmonio. Alie, kial la eksa prezidento, tiom altaĝa, povis esti elhospitaligita tiel rapide kiel fulme? Sed oni neniel povas kredi, ke inter pli ol 36 milionoj da homoj infektitaj je la viruso, malfeliĉe, 600 kaj kelkaj miloj mortis.

Sub la pandemio usonanoj frontas al kategorie malsamaj sortoj. Tiun malbonegan rezulton kaŭzis la usona politiko ekstreme disŝirita. Tio ankoraŭfoje pruvas la misfunkciadon de la usoneca sistemo. En la raporto antaŭnelonge kune publikigita de tri ĉinaj pensfabrikoj “Ĉu la unua por Usono? Vero en la usona batalo kontraŭ la pandemio” oni nomas Usonon “la unua lando politike disŝirita en la mondo”

En Usono la longatempa batalado inter la demokrata partio kaj la respublikana partio igis la tutan socion politikisma. Fronte al la pandemio de KOVIM-19 usonaj politikistoj, por sia politika celo, faris multajn neimageblajn aferojn, ekz. alglui politikan etikedon al la viruso, interataki sin reciproke ĉe rimedoj kontraŭ la malsano, pribrui naciismon... En iliaj okuloj politika povo estas supera al ĉio, kaj sekve al la vivo kaj interesoj de ordinaraj popolanoj.

En tia politiko disŝirita ordinaraj civitanoj definitive fariĝas viktimoj kaj suferantoj. Laŭ la plej nova donitaĵo de la Usona Centro por Kontrolo kaj Prevento de Malsano, ekde la komenco de aŭgusto en la tuta Usono ĉiutage raportiĝis pli ol 100 mil konfirmitaj kazoj, kaj tia stato jam okazis multajn tagojn. Komence de ĉi jaro Graham Allison, altranga esploristo de la instituto Brookings, publikigis la raporton “Krizo de usona despero”, en kiu li diras: “De 2005 ĝis 2019 pli ol 70 mil usonanoj ‘mortis de despero’averaĝe en ĉiu jaro”. La pandemio igas pli da usonanoj morti de despero, en kio ĉie diskrakas la “usona revo”.

La disŝiriteco de la usona politiko jam ne povas resaniĝi kaj fariĝas nigra mano malhelpi la tutmondan kunlaboron kontarŭ la pandemio. Usonaj politikistoj devas ĉesigi sian politikan manipuladon kaj alpreni praktikajn rimedojn kontraŭ la malsano. Ili devas ne lasi pli da homaj tragedioj prezenti en Usono, nek en la mondo.

Dividu