Unua lando de senbrida emisiado de mono transdonas sian krizon al mondo

Henggang Publikigita: 2021-08-16 20:02:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Tri ĉinaj pensfabrikoj lastatempe publikigis esploran raporton “Ĉu Usono estas la unua: Vero de usona batalo kontraŭ pandemio”, en kiu ili montris, ke por respondi la malsukceson de la rimedoj de la usona registaro kontraŭ la pandemio, ĝia Federacia Rezervo mildigas la krizon per senbrida emisiado de mono. Se oni vicigis la landojn per emisiado de mono, Usono nepre okupas la unuan lokon. La granda flueco en la merkato, injektita de Usono, kontinue produktas negativan eksteriĝon, kio evidente bezonas pagon de la tuta mondo.

En la lasta periodo, la Federacia Rezervo prenis eksterordinarajn rimedojn por pliigo de mono. La registaro kaj Kongreso de Usono adoptis multajn helpajn leĝprojektojn, kiuj liberigis aldonitan monon kun la kvanto de duilionoj da usonaj dolaroj. En mallonga perspektivo, tiuj rimedoj povas ludi pozitivan rolon por stabiligi merkaton, sed en la ribela flanko la negativa efiko estos pagita de la tuta mondo.

La senbrida emisiado de usonaj dolaroj kaŭzas kreskon de la prezo de grandkvanto da varoj, kiuj estas taksitaj per usonaj dolaroj. Tio plu altigas indicon de produkta prezo, kiu alportis al entrepreno altigon de produkta kosto kaj malfacilon de funkciado. Laŭ raporto de mediatoj, la prezo de faruno kreskis je 219% en Libano, kompare kun tiu en la pasinta jaro, kaj en la sama periodo, la prezo de majzo en Meksiko kreskis je 60%. La civitanoj en diversaj landoj alfrontas la embarason pro grandskala altigo de la prezo de nutraĵoj.

En la lasta monato, la Internacia Mona Fonduso avertis, ke la kontinua inflacio alportis tion, ke la organizo kaj centraj bankoj de aliaj evoluintaj landoj prenos refojan taksadon pri perspektivo de mona politiko. Nun la internacia komunumo strikte atentis pri tio, kiam la Federacia Reservo reduktis aĉetadon de ŝuldo kaj aldonon de interezo. Se la mona politiko de la departemento turnis sian direkton kaj eĉ sendis ian ajn voĉon, tio probable kaŭzis eksportadon de kapitalo en emerĝantaj ekonomioj kaj alportas pezan atakon al la lasta.

Por respondi al la eksteriĝo de la usonaj politikoj, la emerĝantaj ekonomioj kaj evoluantaj landoj estis devigitaj preni dolorajn rimedojn. En la lastaj tagoj, la centra banko de Brazilo aldonis 100 bazajn punktojn de ĝia interezo, kiu estas la plej granda skalo depost 2003 kaj la kvara kontinua kresko de interezo. Sed fakuloj analizis, ke hodiaŭ la malneta enlanda produkto jam falis ĝis la nivelo antaŭ profunda retiro en 2014. Sub la situacio, ke la ekonomia kresko estas malalta ol la potenciala, la mona politiko devus preni stimulojn.

Fakte, la senbrida emisiado alportis malfacilon ankaŭ al Usono mem, inkluzive de kresko de inflacio kaj vastigo de la distanco inter riĉuloj kaj malriĉuloj. La Departmento pri Laboro donis donitaĵojn en la lasta merkredo, ke la konsuma preza indiĉo de Usono en julio egalis kun la lasta monato per 5,4%, kiu estas la nova alto en la pasintaj 13 jaroj, kaj kreskis je 4 procentpunktoj ol tiu en la fino de la pasinta jaro. Nun en la internaciaj mediatoj estas multaj raportoj pri tio, ke ordinaraj civitanoj de tiu lando plendas pri altigo de la prezo. Samtempe, la riĉaj homoj profitas de la senbrida emisiado kaj efektivigas aldonon de sia posdaĵo pro grandigo de kurzo de akcioj.

Nun la popoloj en ĉiuj landoj jam suferis la malfacilon pro pandemio, dum la movo de Usono en emisiado de mono ankaŭ alportas pli grandan riskon al la ekonomia sekureco. Ĝi devas preni pli respondecan monpolitikon kaj kontribui al renormaliĝo de la monda ekonomio, sed ne starigi barojn.

Dividu