Usona hegemonio kaj homaj rajtoj de afganoj

Yu Publikigita: 2021-08-17 14:09:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La afgana grupo Talibano dimanĉe eniris la ĉefurbon Kabulo, kio markas la disfalon de la afgana registaro subtenata de Usono kaj aliaj okcidentaj landoj. Eksa usona prezidento Donald Trump faris deklaron, dirante, ke la nuna prezidento Joe Biden devas rezigni la oficon, dum Biden atribuis la nunan situacion en Afganio al Trump, pravigante, ke la usona ekzisto en Afganio ne estas por konstruado de la lando, kaj se usonaj trupoj restos pli longe tie, ili suferos pli grandajn perdojn. La usonaj politikistoj kulpigis unun la alian. Ŝajnas, ke ili forgesis la ĉefajn rolojn – pli ol 30 milionoj da afganoj.

Jes, en la okuloj de usonanoj, Afganio estas nur strategia fortikaĵo en Centr-Azio konstruita per la elspezo de kelkmil miliardoj da dolaroj kaj la ofero de vivoj de pli ol 2 000 usonaj soldatoj dum 20 jaroj. Nun ili foriris por siaj propraj politikaj interesoj kaj ekonomiaj petegoj, lasante la ruinigitan landon al senhelpaj afganoj. Kion la 20-jara "kontraŭterorisma milito" lanĉita de Usono en Afganio alportas al ĉi-lastaj? La afgana popolo plej rajtas respondi tion.

Homaj rajtoj? Eksa membro de la afgana Komisiono pri Homaj Rajtoj, kiu petis esti anonima en intervjuo, diris al raportisto de la puŝtulingva servo de Ĉina Komunikila Grupo, ke trupoj de Usono kaj NATO eniris Afganion je la preteksto, ke homaj rajtoj de la afgana popolo estis atencitaj, kaj nun ili foriris. Ĉu la situacio de homaj rajtoj en Afganio pliboniĝis? “Ne,” diris la sinjorino, “niaj raportoj montris, ke la nombro de civilaj viktimoj draste kreskis lastatempe pro la bataloj, kaj pli da homoj estis devigitaj fuĝi de siaj hejmoj ĉi-somere.”

Dividu