Usono plej malsukcesa lando en traktado de pandemio tretas homajn rajtojn

Henggang Publikigita: 2021-08-17 21:08:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usono ofte pretendis esti “defendanto de homaj rajtoj”. En la nomo de homaj rajtoj, ĝi ĉiam intervenis en alilandajn internajn aferojn kaj senskrupule aplikas sankciojn kaj submetadon kontraŭ aliaj landoj. Sed la kronvirusa epidemio klare malkaŝis ĝiajn konfuzon, malkvieton kaj krizon. Tri ĉinaj pensfabrikoj lastatempe publikigis esploran raporton “Ĉu Usono estas la unua: Vero de usona batalo kontraŭ pandemio”, kiu nomas Usonon “la unua malkvieta lando en pandemio” kaj malkaŝis la veron, ke ĝi senskrupule tretis homajn rajtojn kaj estis ĉirkaŭita de krizoj.

La socia malkvieto estas malnova malsano de tiu lando. En la pasinta jaro, okazis la perfortaĵoj unu post alia. Laŭ nekompletaj statistikoj, en 2020 okazis 614 kriminalaj kazoj de pafmortigo, en kiuj estis mortigitaj 521 homoj. Ĝis julio de tiu ĉi jaro, la nombro de tiaj kazoj refoje atingis 410, kio kaŭzis mortojn de 437 homoj. Pro subita kresko de la perfortaj kriminalaj kazoj, la vendado de pafiloj en Usono en la lasta jaro atingis 23 milionojn, kreskante je 64% kompare kun la antaŭa jaro. Nur en la unua monato de tiu ĉi jaro, la nombro atingis 2 milionojn kun la kresko de 80% kompare kun tiu en la antaŭa jaro. Oni povas scii, ke la perfortaĵoj kaj defendo per pafilo estigis negativan cirkuladon kaj streĉis la situacion.

Politika konfuzo de tiu lando estas pli granda doloro. La 6an de januaro de tiu ĉi jaro, la subtenantoj de tiama gvidanto de tiu lando atakis la Kapitolon kaj provis ŝanĝi rezultojn de la prezidenta elekto. Tio montris, ke politika polusiĝo restas firma, kio atestas ruiniĝon de la usonstila demokratio.

La malsukceso de Usono en batalo kontraŭ pandemio, malforteco en ekonomia renormaliĝo kaj streĉeco de socia malkvieto donis pli severan premon al la malsupraj civitanoj, kiuj suferis senprocedencan atakon. Iu raporto el la usona aŭtoritato diris, ke en la unua duonjaro, la familioj de ĉirkaŭ 20 milionoj da plenaĝuloj ne povis akiri sufiĉan nutraĵon kaj 11,4 milionoj da plenuaĝuloj ne povis laŭtempe pagi la lupagon de loĝejo.

Sed la politikistoj de tiu lando ŝajne ne povas vidi tiujn malfacilojn de siaj civitanoj. Ili estas okupitaj por eksporti tiun malkvieton kaj transdoni katastrofon al la resto de la mondo. Ili aldonis sankciojn kontraŭ Irano, Venezulo, Kubo kaj aliaj landoj. Ili intervenis en la situacion de Ukrainio. Tiu “defendanto de homaj rajtoj” ĝuste estas la plej granda tretanto de homaj rajtoj. Efektive interne de ĝi mem estas ankoraŭ tiel multaj krimoj kaj riskoj. Ĉu tia lando rajtas kritiki aliajn landojn pri homaj rajtoj?

Dividu