Pandemio eksponas kruelan realecon “meti monon super ĉion alian” en Usono

Yu Publikigita: 2021-08-18 13:36:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fronte al plej granda publik-sana krizo kiel la kronvirusa pandemio, registaroj devas fari sian plejeblon trakti pacientojn, savi vivojn kaj redukti ĉiujn kanalojn de la transmisio de la viruso. Tamen, en Usono, kiu ofte pretendis esti "lumturo de demokratio" kaj "brila ekzemplo de homaj rajtoj", respondo al la pandemio ĉiam estis dominita de kapitalo, kaj kapitalo, anstataŭ la bonfarto de la popolo, estas ĉiam la plej ĉefa prioritato de politikistoj.

La profit-serĉa naturo de kapitalismo decidas, ke en Usono, kapitalo, sed ne vivoj, estas metita super ĉion alian, kio estas kaj la vero de la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio en Usono kaj grava kaŭzo kial la lando ne povis sukcese ekregi la pandemion.

En la okuloj de usonaj politikistoj, la rajto de homoj esti informitaj kaj rajtoj pri vivo kaj sano estas sensignifaj kompare kun kapitalo.

Komence de la pandemio, tiam usonaj gvidantoj intence ignoris fruajn avertojn pri la viruso kaj malgravigis la riskojn de la pandemio por malebligi kraŝon de bilomerkato, tiel malŝparante kernajn semajnojn por prevento kaj regado de la pandemio.

Laŭ la ĵurnalo New York Times, la laborgrupo de la Blanka Domo kaj la Nacia Sekureca Konsilio de Usono komune preparis memorandon pri traktado de la kronvirusa pandemio la 14an de februaro 2020, klare sugestante, ke serio da rigoraj rimedoj estu adoptitaj por regi la pandemion. Tamen, usonaj politikistoj tuj malakceptis la memorandon post aŭskulto de la juĝdecido, ke gravaj rimedoj kaŭzos la kolapson de la usona bilomerkato.

Raportoj de usonaj amaskomunikiloj rivelis ankaŭ, ke multaj membroj de la Kongreso diris al la usona publiko, ke oni ne multe zorgu pri la malsano, kaj samtempe ili forvendis siajn akciajn posedojn, post kiam ili estis informitaj pri la minaco de la kronvirusa malsano kaj grava influo, kiun ĝi havos sur la ekonomion.

Dividu