Kion Usono deziras kovri per alvoko pri spurado de viruso?

Yu Publikigita: 2021-08-18 14:22:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La brita ĵurnalo Financial Times lastatempe analizis rimarkojn de kelkaj nunaj kaj eksaj oficialuloj de la usona registaro kaj opiniis, ke informoj kolektitaj de usonaj sekretaj servoj tute ne povas helpi al ili tiri ian ajn decidan konkludon, kaj la usona registaro revokis la teorion de “tralikiĝo el laboratorio” por la politika celo montri sian necedeman pozicion pri demandoj koncernaj al Ĉinio.

La usona gazeto Vanity Fair raportis, ke la usona registaro avertis siajn oficialulojn ne proponi esploron pri origino de la kronviruso, alie ili malfermus ladskatolon plenan de muŝlarvoj.

Kiom da ladskatoloj plenaj de muŝlarvoj estas kaŝitaj en Usono? La ekstera mondo ne scias, sed Fort Detrick estas la plej dubinda. Stephen Kinzer, eksa korespondanto de la ĵurnalo New York Times kaj altranga esploristo en la Instituto Watson de Internaciaj kaj Publikaj Aferoj de Universitato Brown, diris, ke la biologia laboratorio Fort Detrick ankoraŭ estas la esplorcentro pri biologia milito en Usono, kaj profunda esploro de la laboratorio "estos tre atentata".

Serio da nekredeblaj koincidoj okazis ĉirkaŭ Fort Detrick, kiuj konsistigas dubojn unu post alia. Ekzemple, en komunumo en Virginio, kiu distancas je hora aŭtoveturo de la laboratorio Fort Detrick, 54 homoj montris pneŭmonitajn simptomojn de febro kaj tusado en 2019. Pli hazarde estas, ke en la fino de julio 2019, kiam la laboratorio estis fermita, en du proksimaj kadukulejoj estis trovitaj kazoj de pneŭmonito kaŭzita de nekonataj spiraj malsanoj. Krome, en septembro 2019, Marilando, kie la laboratorio situas, raportis, ke la nombro de kazoj de elektronik-cigareda pneŭmonito duobliĝis. Ĉi tiuj duboj povas esti klarigitaj nur per la enketo pri Fort Detrick en la duafaza studo pri origin-spurado.

Dividu