Usono suferas sekvojn de sia misinformado en batalo kontraŭ pandemio

Yu Publikigita: 2021-08-18 20:03:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Falsaj novaĵoj!” Tiama usona gvidanto ofte ripetis ĉi tiujn vortojn. Tio malfeliĉe fariĝis viva pentraĵo de la nuna usona socio, en kiu disvastiĝas malveraj informoj pri la kronvirusa pandemio anstataŭ bezonataj sciencaj scioj de post la eksplodo de infekta malsano. Tio pruvis la vidpunkton eksplikitan en la esplora raporto publikigita de tri ĉinaj pensfabrikoj, ke Usono meritas okupi la unuan lokon de misinformado en la mondo.

Komence de la pandemio, la decidfarantaro de la Blanka Domo ignoris la fruan averton el ĉiuj flankoj kaj preterlasis la plej bonan fenestron por prevento kaj regado de la pandemio. Kontraste kun sia senkapableco en bridado de la virusa disvastiĝo, usonaj politikistoj lerte disvastigas falsajn informojn pri la epidemio.

Homoj ankoraŭ memoras, ke la tiama usona gvidanto, kiu ofte mallaŭdis "falsajn novaĵojn", disvastigi kontraŭsciencajn malverajn informojn en gazetara konferenco pri la pandemio aŭ per sociaj komunikiloj kaj aliaj kanaloj, dirante, ke la pandemio estis "grava gripo" kaj "malaperos kun la varmiĝo de la vetero". Krome, li ankaŭ fervore publikigis pseŭdosciencajn asertojn, ekzemple tion, ke "hidroksiloklorokvino kaj aliaj similaj medikamentoj estas efikaj kontraŭ la nova kronviruso kaj "injekto de desinfektaĵo povas mortigi la viruson". Iuj usonanoj mortis pro sia blinda obeo.

Sub la instigo de usonaj politikistoj kaj la fakto, ke la du partioj uzis la epidemion kiel armilon por kritiki unu la alian, la neraciaj emocioj de la usona popolo estis ekscititaj kaj falsaj informoj disvastiĝis. Tamen, la ĉefaj sociaj komunikiloj en la Okcidento fermis siajn okulojn en la nomo de tiel nomata "libereco de parolo", kio kaŭzis senbridan disvastiĝon de falsaj informoj.

Diversaj faktoj montras, ke Usono tute malsukcesis en la batalo kontraŭ la epidemio, kaj la "unua lando de misinformado" suferas la sekvojn de siaj agoj. La mensogoj fabrikitaj de usonaj politikistoj por politikaj celoj kaj transigo de kulpo deviigis la respondon de la lando al la epidemio, trompis la usonan popolon kaj trenis la tutmondan kontraŭepidemian klopodon. Fabrikantoj de la falsaj informoj kaj iliaj malicaj disvastigantoj devas esti respondecigitaj.

Dividu