Politikigo de serĉado de kronvirusa origino estas ribelo kontraŭ scienca spirito

Henggang Publikigita: 2021-08-19 16:44:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ambasadorejo en Danio sendis mesaĝon al dana televida kanalo TV2 por montri sian starpunkton pri dokumenta filmo pri serĉado de kronvirusa origino, elsendita de tiu kanalo. Ĉina ambasadorejo opinias, ke la filmo citis nenion de la materialoj liveritaj de la ambasadorejo. Ĝi ignoris la bazajn faktoj kaj estas unuflanka kaj vidpunkto-antaŭfiksita filmo. Peter Ben Embarek, ĉefrolo de la dokumento kaj estro de la komuna grupo por serĉado de la kronvirusa origino sub la Monda Organizo pri Sano, klare diris, ke koncernaj mediatoj unuflanke citis liajn vortojn kaj distordis lian starpunkton.

Laŭ la dokumenta filmo elsendita en la 12a de aŭgusto, Embarek diris dum intervujo, ke la ebleco, ke membroj de la ĉina laboratorio esploranta la virusojn en la vesperto povus esti infektitaj per la viruso, kaj eksporti la viruson el la laboratorio, ne povas esti ekskludita. Kelkaj okcidentaj mediatoj, inkluzive de la usona ĵurnalo Washington Post, arbitre disvastigis la vortojn de Embarek kaj denove fabrikis atakon kontraŭ Ĉinio per ĉi tiu preteksto.

Tiam Embarek donis klarigon al tiu ĉi ĵurnalo. Li kredas, ke estis eraroj en la traduko de lia opinio el la dana lingvo al la angla lingvo dum la intervjuo. Proparolanto de MOS ankaŭ deklaris, ke iuj mediatoj faris tradukajn erarojn, citante la vortojn de Embarek, kaj ĉi tiu intervjuo jam estis plenumita antaŭ kelkaj monatoj.

Rimarkinde, ke Embarek mem diris dum sia vojaĝo al Wuhan, "la ebleco de disvastiĝo de viruso pro laboratoria akcidento estas ege malgranda." En la gazetara konferenco pri publikigo de la raporto de komuna esploro en la fino de marto, Embarek ripetis la opinion, "La fluado de la viruso en la laboratorio havas ekstreme malgrandan eblecon". Li aldonis, "Ni neniam estas devigitaj forigi kritikajn elementojn de la raporto."

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying, montris, ke la raporto de Washington Post estas falsa novaĵo. La ĵurnalo Telegraph komentis, ke kiam oni temas pri serĉado de kronvirusa origino, scienco jam estis frakasita de frostitaj geopolitikaj rilatoj.

Dividu