Usono ĉiam imputas epidemiojn al aliaj landoj

Henggang Publikigita: 2021-08-19 20:33:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona ĵurnalo The Washington Post lastatempe publikigis artikolon, dirante, ke la Respublika Partio ripetas rakonton de Usono doni respondecon de malsanoj al aliaj landoj.

La artikolo diris, ke en historio de Usono estas antikva temo: Kiam aperis epidemio, ĝi ĉiam transdonis la respondecon al aliaj landoj. La fenomeno ekaperis depost eksplodo de la kronvirusa epidemio, kiam Trump nomis ĝin “ĉina viruso”, kio subtenas la perforton kontraŭ azi-devenuloj. Hodiaŭ, la kurteno denove leviĝis. La Respublika Partio refoje prenis la malnovan agon, malgraŭ tio, ke neniu atesto montris, ke la latin-amerikaj devenuloj havas rilatoj kun kresko de infektokvanto de nova kronviruso.

Usono ĉiam fabrikis la rilatojn inter epidemioj kaj aliaj landoj por kulpigi aliajn. Tiel ĝi ŝajne povas eviti respondecon pri malsanoj kaj mortintoj. Kiam San-Francisko estis trafita de variolo en 1876, la oficistoj pri sano en tiu urbo imputis la epidemion al ĉinoj, ke ili “ignoris la leĝon pri sano kaj ĉiam estis nehonestaj.”

Kiam homoj el suda kaj orienta Eŭropo eniris en Usonon en la komenco de la 20a jarcento, ili estis akuzitaj pri enkondukto de malsanoj. Malgraŭ tio, ke la limigo pri eniro pro koncernaj kialoj finiĝis en 1965, ankoraŭ restas tia penso en la usona socio, ke ekzistas rilatoj inter enmigrintoj kaj malsanoj.

Kiam aidoso ekaperis en la 80aj jaroj de la pasinta jarcento, Usono listigis novajn enmigrintojn el Haitio, fraŭrajn samseksamulojn kaj grodaĉinjektaj narkotaĵemulojn kiel dangerajn homojn. Sed neniu atesto povas pruvis, ke haitianoj pli facile portas la viruson.

La rakonto estas ripetata, kiu nepre estos farso en la fino. Politikistoj en Usono ĉiam celas homojn ekster sia landlimo.

Dividu