Ĉinio estos plu stabiligilo de monda ekonomia renormaligo

Yu Publikigita: 2021-08-20 20:35:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La tutmonda disvastiĝo de la kronvirusa varianto Delta iagrade malhelpas mondan ekonomian renormaligon. Fronte al la situacio, oficialaj donitaĵoj lastatempe publikigitaj de Ĉinio vekis kontinuan atenton de la ekstera mondo.

Por Ĉinio, la kresko de iuj gravaj ekonomiaj indicoj malrapidiĝis en julio pro la pliiĝo de eksteraj necertecoj, enlanda katastrofo de inundoj kaj la epidemio en iuj regionoj, tamen, ĝenerale, la ĉefaj makroekonomiaj indicoj de Ĉinio restis en racia amplekso, kaj la ekonomio ĝenerale tendencis al la renormaligo. Kiel multaj analizantoj diris, ke Ĉinio estos plu stabiligilo de monda ekonomia renormaligo.

Unue, la vigla dudirekta investado de Ĉinio aldonas energion al monda ekonomia renormaligo. La Ministerio pri Komerco diris lunde, ke en la unuaj sep monatoj de la kuranta jaro, fremda rekta investo efektive uzata en la ĉina ĉeftero kreskis 25,5% kompare kun la sama periodo en la lasta jaro ĝis 672,19 miliardoj da juanoj, aŭ 100,74 miliardoj da usonaj dolaroj.

La sumo kreskis je 26,1% surbaze de la sama periodo en la jaro 2019.

Samtempe, ankaŭ la eksterlanda investado de Ĉinio helpas la ekonomian renormaligon de la cellokaj landoj. En la unuaj sep nomatoj de la kuranta jaro, la ne-financa rekta investo de Ĉinio en landoj laŭ la Zono kaj Vojo kalkuliĝis al 11,29 miliardoj da usonaj dolaroj, kreskante je 9,9% kompare kun la sama periodo en la lasta jaro. Kompare kun ekonomia renormaligo en evoluintaj landoj, tiu en multaj evoluantaj landoj laŭ la Zono kaj Vojo estis pli forta kaj rapida, dum la investo el Ĉinio ludis gravan rolon.

Estas menciinde, ke Ĉinio helpas al la mondo mildigi la premon de inflacio. Por moderigi la krizon kaŭzitan de la epidemio, la okcidentaj ekonomioj gvidataj de Usono lanĉis grandskalajn stimulajn financajn politikojn, kiuj levis la prezojn de pograndaj varoj al la alto ekde multaj jaroj kaj transdonis inflacian premon al la mondo.

Evidente, ke la kontribuo de Ĉinio al la monda ekonomio ne estas limigita al la nuno, sed ĝi estas pli longperioda. Ĉinio ĉiam subtenas kunlaboron anstataŭ konfrontadon, restas firma al malfermo anstataŭ al fermiteco, kaj persistas en reciproka profito anstataŭ nul-sumaj ludoj. Ĝi fariĝis grava akcelanto de tutmonda komuna malfermo.

Dividu