Mondfama scienca gazeto: viruso plejeble originis el transspecia propagiĝo

Xiong Linping Publikigita: 2021-08-23 16:25:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 20an de aŭgusto la retejo de la usona scienca gazeto “Ĉelo” aperigis la artikolon “Resumo pri origino de SARS-Cov-2”, kies ĉefa argumento estas ke “transspecia propagiĝo estas plejebla origino de la nova kronviruso”.

Tiu ĉi resumo kune verkita de multaj sciencistoj pri la origino de la nova kronviruso opinias: “la nova kronviruso ne venis el laboratorio, nek estas viruso intence homfarita, sed produkto de natura evoluado.” La resumo rimarkigas, ke serĉado de virusa origino estas peniga tasko, kaj la besta origino de multaj virusoj ĝis nun ankoraŭ ne konstatiĝis. La viruso SARS-CoV furioziĝis en 2003 eble originis el vespertoj, kaj tio estis konfirmita nur post dekkelkaj jaroj da esplorado de virusologoj.

En la fino de la resumo la sciencistoj venas al la konkludo: “Apenaŭ eblas tio ke la viruso venis el laboratorio. La tuta mondo devas per seriozaj kunlaboro kaj kunago fari kompletan esploradon pri la besta origino de la nova kronviruso, alikaze, kiam onte la homa agado estigos epidemion, la mondo restos fragila.”

Dividu