Morgaŭo de Honkongo kunfandiĝanta en “ducirkulon” estas pli bela

Xiong Linping Publikigita: 2021-08-23 20:25:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la 23a ĝis la 25a de aŭgusto la grupo por klarigado kaj diskonigado, konsistanta el la Oficejo de la Ĉina Ŝtatkonsilantaro por Honkongo kaj Makao, la Nacia Komisiono pri Disvolvo kaj Reformo, la Ministerio de Scienco kaj Tekniko, la Ĉina Popola Banko, faris viziton al Honkonga Speciala Administracia Regiono por fari klarigon kaj diskonigon pri la “14a kvinjara plano”.

En la ĉina “14a kvinjara plano” troviĝas la emfazo rapide formi novan evolustrukturon kun enlanda cirkulo kiel bazaĵo kaj enlanda kaj internacia ducirkulo kiel helpaĵo. Personoj ĉeestantaj al la aktivado opinias, ke en tiu ĉi nova strukturo Honkongo havas ankaŭ la kapablon aktive fariĝi “partoprenanto” de la enlanda granda cirkulo kaj “instiganto” de la internacia cirkulo, havigante al si viglecon kaj bonŝancon por sia disvolvado.

Ĉi tie necesas montri, ke la enlanda granda cirkulo emfazita de Ĉinio ne signifas fermi la pordon, sed per enlanda postulo pli bone kontakti la enlandan merkaton kun la internacia merkato kaj pli bonefike utiligi la du merkatojn kaj du rimedfontojn.

Honkonganoj el diversaj rondoj jam pli frue vidis, ke la disvolviĝado de Honkongo devas strikte ligiĝi al la ĉeftero, alkroĉiĝi al la patrujo kaj doni vidon al la mondo, kaj nur tiel eblas sukceso al Honkongo. La “14a kvinjara plano” estas granda scenejo por Honkongo. Estas antaŭvideble, ke, kiam Honkongo profitas de siaj avantaĝoj, kaptas bonajn okazojn kaj kunfandiĝas en la “ducirkulon” de la ĉina ekonomio, ĝi nepre renkontos pli belan morgaŭon.

Dividu