“Juĝisto de homaj rajtoj” devas unue sin juĝi

Xiong Linping Publikigita: 2021-08-24 18:12:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23a de aŭgusto estas la "internacia tago pri negrokomerco kaj abolismo". Estas ironiinde, ke Usono, "homkomercisto", antaŭ nelonge publikigis la tiel nomantan "homkontrabandan raporton" kaj enskribis sin en la "unuakategorian liston de plej bonaj kondutintoj", kio refoje montras duoblan normon de Usono en homaj rajtoj. La aferon la mondo abomenas.

Sklaveco kaj sklavkomerco estas la plej malica ago al homaj rajtoj en la homa historio. Transatlantika sklavkomerco estas plej sanga en la homa historio. En la tempodaŭro de ĉ. 400 jaroj de la 16a ĝis la 19a jarcentoj, pli ol 10 milionoj da sklavoj estis transportitaj al la Ameriko "Nova Kontinento" per la "atlantika centra vojo". Tiuj sklavoj, krom perdi sian nomon, identecon kaj ĉion, kion homoj devus havi, estis kruele premitaj kaj turmentitaj. Hodiaŭ, “la plej potenca lando en la mondo” plenumis sian primitivan akumuladon, tretante sur la dorsoj de sklavoj. Starante sur amasoj da ostoj kaj sangaj ŝuldoj, per kiu kvalifiko Usono parolas pri homaj rajtoj? De kie ĝi havus la kuraĝon por fari riproĉon al aliaj landoj?

La komercado de nigraj sklavoj estas la prapeko de koloniistoj, kaj ĝi ne devus esti forgesita. Sed malĝojinde, ke en la sklavkomerca historio de kelkaj jarcentoj la ignoro pri homaj rajtoj kaj la rasa diskriminacio jam kunfandiĝis en la genon de Usono kaj fariĝis la persista malsano malfacile forigebla de la usona sistemo. Ĝis hodiaŭ usonaj afrikdevenuloj ankoraŭ suferas diskriminacion, kiu troviĝas ĉie en la usona socio.

Ŝokas homojn ke sur la tero de Usono ankoraŭ estas kontrabandado de homoj kaj deviga laboro, en kiuj facilas vundi homojn el nacimalplimulto. Laŭ la statistiko de la usona neprofita organizo "Plano de Norda Stelo", de la fino de 2007 ĝis la fino de 2019, al la usona "varma lineo pri homa kontrabandado" oni raportis 63 380 kazojn, kaj nur en la jaro 2019 raportiĝis 11 500 kazoj.

Tiel malbona noto de Usono paligas la famajn vortojn "la homoj estas egalaj denaske" en la usona "Deklaracio de Sendependeco". Usono, la tiel nomata "juĝisto pri homaj rajtoj", devus unue sin juĝi. Ĝi entute ne havas kvalifikon por riproĉi aliajn landojn.

Dividu