Usona informa servo fervore fabrikanta falsojn ne pensu, ke eblas trompi la mondon

Xiong Linping Publikigita: 2021-08-25 20:51:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24a de aŭgusto estas la limdato, kiun fiksis la usona registaro por fari serĉadon de la virusa origino ene de 90 tagoj. Proparolanto de la Blanka Domo diris, ke en proksimaj kelkaj tagoj oni publikigos la enketraporton pri la serĉado de la virusa origino. Ni ne parolu, kian konkludon la raporto havos. Sed nur tio, ke informa servo faras sciencan originadon, estas kategorie politika farso.

"Ni mensogas, ni trompas, ni ŝtelas..." Tiu fama vortigo de la eksa usona ŝtatsekretario Pompeo malkaŝas la senhontan mistifikon de la usona informa servo. En la historio la usona informa servo faris sennombrajn fiajn aferojn kun la celo konservi la usonecan hegemonion.

Por lanĉi la irakan militon Usono elprenis "unu tubon da lavpulvoro" kiel pruvon; por aerataki Sirion Usono fabrikis videaĵon "blankkaskuloj". Sed la faktoj pruvis, ke en Irako entute ne estas amasmortigaj armiloj, ke en Sirio la organizo "blankkaskuloj" estas financata de Usono kaj okcidentaj landoj.

Kaj nun, la usona informa servo denove provos fari similon por trompi la publikon kaj amaskomunikilojn.

Scienco ne toleras politikan manipuladon. Ĉinio ĉiam subtenas kaj daŭre partoprenas en la scienca serĉado de virusa origino, sed absolute ne toleras la elpensadon de la usona informa servo. La tuta mondo certe ne kredos la absurdan raporton malbonintence elpensitan en 90 tagoj.

Sed Usono kalkulas erare. Kaj Usona informa servo fervore fabrikanta falsojn ne pensu, ke eblas trompi la mondon.

Dividu