Ĉemaraj landoj havas rajton postuli kompenson pro japana persista ellaso de nuklee poluita akvo en maron

Xiong Linping Publikigita: 2021-08-26 22:05:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 24a de aŭgusto japana amaskomunikilo raportis, ke la japana registaro kaj la Tokia Elektra Kompanio jam decidis “per submara tunelo ellasi la nuklee poluitan akvon de la Uuna Nuklea Centralo Fukushima en proksiman maron”, kun la kialo, ke tiel la nuklee poluita akvo pli facile diluiĝos en maro.

Se la informo estus vera, tio estus danĝera paŝo, kiun faris la japana registaro spite al la forta protesto enlanda kaj eksterlanda, kaj kiu minacus la tutmondan medion kaj la popolan sanon. La proksimaj landoj de la azipacifika regiono kaj ĉiuj ĉemaraj landoj havas la rajton agi - postuli de Japanio kompenson.

Koncerne la traktadon de la nuklee poluita akvo en Fukushima, Japanio devas kompreni, ke ĝi absolute ne estas nur pura problemo de Japanio mem, sed ankaŭ rilatas al la sekureco de la tutmonda marekologia medio kaj al la popola sano de la ĉemaraj landoj. Japanio mem ne havas la rajton ellasi la nuklee poluitan akvon en maron. Se Japanio persiste farus tion, la internacia socio entute havus la rajton postuli de Japanio kompenson.

Laŭ “Konvencio de UN pri la Leĝo kaj la Maro”, kies subskribinta lando estas Japanio, do Japanio devas porti sur sin la internacian devontigon koncernan. Ĝuste kiel fakuloj de la internacia juro indikis, ke se la ellaso de nuklee poluita akvo fare de Japanio en maron rezultigus seriozan mediodetruon, tiam koncernaj landoj povus postuli de Japanio kompenson pro la poluiĝo de la mara medio kaj la ekologia detruiĝo.

Dividu