Kial KPĈ povas krei “senprecedencan evolumiraklon”?

Xiong Linping Publikigita: 2021-08-27 20:42:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ĉinio kreis senprecedencan evolumiraklon... la fundamenta kaŭzo restas en tiu punkto: la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).” Lastatempe, Chlef, direktoro de la Fakultato pri Internaciaj Rilatoj en la universitato Abuja, Niĝerio, aperigis sian artikolon en amaskomunikilo. En la artikolo li traktas sian vidpunkton pri la evoluaj atingoj de Ĉinio. Estas multaj internaciaj analizistoj tiaj kiel Chlef. Ili havas pli grandan intereson: Kiel KPĈ gvidas la popolon krei tiujn evolumiraklojn? Antaŭ nelonge eldoniĝis la dokumenta libro “Historia misio kaj agvaloro de la Komunista Partio de Ĉinio”, kaj ĝi liveras kompletan kaj detalan respondon al la demando.

Vojo decidas pri sorto. La plej esenca kialo, pro kiu Ĉinio sukcesis en sia disvolvado, estas en tio, ke KPĈ gvidas la popolon firme iradi sian vojon. Post la Dua Mondmilito la okcidenta modelo iam estis traktata kiel unika ebleco por atingi modernecon, sed por ne malmultaj evoluantaj landoj ĝi ne estas universala. KPĈ, persistante pri sia memstareco kaj sendependeco, kun la popolo serĉis la ĉinecan socialismon konforman al la ŝtata stato de Ĉinio kaj fikse tenas en la mano la iniciativon de disvolvado.

Senŝancele iri sian vojon, sekvi la ĝeneralan tendencon de la mondo, laŭi la evoluan leĝon kaj insisti en tio kio mem estas - tiuj spertoj estas ekstreme gravaj por la sukceso de KPĈ. Ĉu en revolucio, ĉu en reformado, KPĈ ĉiam agas sekve al la cirkonstancoj, estante libera de ĉia ajn rutino kaj konstante esplorema kaj kreema.

Ĉinio jam fariĝis bonfarta socio kaj nun marŝas al la celo, en kiu la homoj plene disvolviĝu kaj la komuna riĉiĝo efektiviĝu. Kvankam ekzistas multaj krizoj kaj defioj sur la vojo de antaŭiro, tamen la sukceso de KPĈ, kiu disvolviĝis en la plej grandan partion en la mondo, indikas, ke ĝi, spertplena kaj kapabla, povos konduki la ĉinan popolon aplombe marŝi antaŭen spite al krizoj kaj defioj. Ĉinio konservos la kontinuecon kaj stabilecon de sia disvolvado kaj faros pli grandan kontribuon al la mondo.

Dividu