Aspiro de KPĈ estas kontribui al mondo

Yu Publikigita: 2021-08-29 15:29:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas politika partio kun nobla aspiro, kiu estas ne teni hegemonion super la mondo, sed kontribui al la mondo,” diris la dokumento titolita "La KPĈ: Ĝiaj Misio kaj Kontribuoj", lastatempe publikigita de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ. La manifesto donas profundan impreson al la ekstera mondo, ĉar ĝi ne nur estas slogano, sed ankaŭ reflektas efektivan agadon de la plej granda politika partio kun centjara historio en la mondo.

La KPĈ estis fondita dum batalo kontraŭ agresado de fremdaj malamikoj. Ĝi kreskis dum bataloj, tial ĝi aparte ŝategas pacon kaj firme oponas hegemonion kaj potencan politikon. Sub ĝia gvidado la ĉina popolo malfermis la vojon de paco kaj disvolvado.

De la propono pri la kvin principoj de paca kunekzistado en la 1950-aj jaroj al la scienca juĝo, ke paco kaj evoluado estas la ĉefa tendenco de la epoko, kaj de la reformo kaj malfermo ĝis la gravaj ideoj kaj iniciatoj pri konstruado de komunumo de la homaro kun komuna estonteco kaj konstruado de novtipaj internaciaj rilatoj, la KPĈ ĉiam per sia saĝo kontribuis al konservado de monda paco.

Homoj vidis, ke de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, Ĉinio neniam provokis militon aŭ konflikton, nek okupis colon da teritorio de aliaj landoj. Nun, Ĉinio estas la dua plej granda kontribuanto al packonservaj operacoj de la UN kaj la lando kun la plej granda nombro de senditaj packonservantoj inter la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN. Samtempe, Ĉinio aktive partoprenis en la reformo kaj konstruado de la tutmonda regada sistemo, tutmondaj klopodoj por redukto de malriĉeco kaj batalo kontraŭ terorismo.

La KPĈ konsideras pli grandajn kontribuojn al la homaro kiel sian mision, kion reflektas ĝiaj klopodoj por antaŭenigo de komuna disvolviĝo. Kiel la dokumento diras, la KPĈ esperas, ke bonan vivon havos ne nur la ĉina popolo, sed ankaŭ popoloj en ĉiuj aliaj landoj.

Dividu