Usono bezonas Vjetnamion, sed kion pensas Vjetnamio?

Lucia Publikigita: 2021-08-29 20:23:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉisemajne Pasintsemajne usona vicprezidento Harris vizitis Vjetnamion kaj intervidiĝis kun vjetnama prezidento Nguyen Xuan Phuc.

La televidstacio Al Jazeera komentis, ke post la retiro de usonaj soldatoj el Afganio, la kredindeco de Usono estis multe rabatita. Nuntempe, multaj landoj negative komentis la agojn de Usono en Afganio. Precipe tio revokas al Vjtnamio la usonan retiron el Sajgono en 1975. Nun post izolado de la vjetnama registaro dum paintaj 20 jaroj, Usono volas gajni Vjetnamion al si por kuna rezisto al Ĉinio.

Laŭ raporto de la Vjetnama Novaĵagentejo en la 24a de aŭgusto, kiam vjetnama ĉefministro Pham Minh Chinh intervidiĝis kun ĉina ambasadoro al Vjetnamio Xiong Bo, li emfazis, ke Vjetnamio ne alianciĝos kun iu ajn lando kontraŭ Ĉinio.

Ni kune rigardu, kion diras retanoj: "(La sinteno de Vjetnamio) estas tre saĝa. Ne estu peono de Usono." "Eble vi ne scias aŭ certas, ke iun tagon Usono foriros el Vjetnamio, same kiel ili regalas Afganion. "

Evidente, la ekonomiaj rilatoj inter Sudorient-Azio kaj Ĉinio fariĝas pli kaj pli neapartigeblaj. Kiam Usono ne povas starigi ekonomian strategion adaptitan al regionaj trajtoj, ĝia influo nur iom post iom malfortiĝos.

Dividu