“Supozo de krimo” de usonaj sekretaj servoj estis reduktita al monda mokataĵo

Ĝoja Publikigita: 2021-08-30 19:12:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La enketa raporto tiel nomata pri spurado de nova kronviruso, lastatempe fabrikita de usonaj sekretaj servoj, ne havas konfirmitan konkludon, tamen transigis la respondecon pri senrezulta esploro al Ĉinio. Ankaŭ la Blanka Domo publikigis deklaron provante meti sur Ĉinion tiel nomatan "malhelpon al internacia enketo."

Kiaj interligitaj programoj de "supozo de krimo kaj transigo de respondeco al alia" estas! Tamen ĉi tiaj malbonaj manipuloj ĝuste atestis la fakton, ke usonaj sekretaj servoj fabrikis falsan raporton kaj servis kiel politikaj perfortuloj. Kiel diris doktoro Sten Vermund, direktoro de Yale-Lernejo de Publika Sano sub Yale-Universitato, la spiona komunumo de Usono plej maleble donis iun ajn indikaĵon aŭ avertan fakon, kaj la usona registaro uzis sekretajn servojn por fari la spuradon, "kio celas politikon, sed ne medicinon."

La spurado de viruso estas scienca esploro devas esti farata de sciencaj esploristoj. Kaj historie ĉiuj spuradoj de virusoj ĝenerale estis ege komplikaj kaj longtempaj. Tamen ĉifoje la usona registaro postulis, ke sekretaj servoj faru la spuradon nur en 90 tagoj, kio tute malobservis sciencan regularon. Kaj estas evidente, ke la usona registaro celas, ke sekretaj servoj plenumu malnovan metodon por fari "supozon de krimo".

Usonaj sekretaj servoj ĉiam fifamiĝis pro "mensogo, trompo kaj ŝtelo", kaj estas konataj iliaj malbonaj agoj de "supozo de krimo". Do kiu ankoraŭ fidas ilian novan prezentadon?

Nun la nova kronviruso ofte varias kaj la situacio de prevento kaj regado de la pandemio estas severa. Persistante en politika manipulado Usono jam fariĝis la plej granda obstaklo de internacia kunlaboro kontraŭ la epidemio kaj vekis publikan indignon. Usono devas kiel eble plej frue reveni al la ĝusta vojo de scienca spurado de la origino kaj kunlaboro kontraŭ la epidemio, kaj sin deteni de agoj, kiuj damaĝos ne nur aliajn kaj Usonon mem.

Dividu