Usona kontraŭterorisma legaco en Afganio

Yu Publikigita: 2021-08-31 19:47:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde, la 30an de aŭgusto, la Pentagono anoncis, ke Usono jam finis la retiron de trupoj el Afganio. Sed sekve de tio okazis teroristaj atakoj unu post alia kaj senbrida pafmortigo de usonaj trupoj kontraŭ civiluloj, kaj freŝaj vivoj pereis.

La 26an de aŭgusto ekster la Kabula Internacia Flughaveno okazis suicida bombatako, kiu mortigis almenaŭ 170 homojn. Pluraj okcidentaj amaskomunikiloj, inkluzive de Associated Press kaj CNN, lastatempe raportis, ke lokaj vidintoj diris, ke multaj homoj estis ne mortigitaj de eksplodo, sed mortpafitaj de usonaj soldatoj gardantaj la flughavenon post eksplodo.

Antaŭ 20 jaroj, Usono sendis soldatojn al Afganio nome de batalo kontraŭ teroristoj. En la pasintaj jaroj, terorismo ne estis eliminita, tamen Afganio falis en senprecedencan kaoson kun pli ol 100 000 civiluloj mortigitaj aŭ vunditaj kaj ĉirkaŭ 11 milionoj da homoj fariĝintaj rifuĝintoj. Kion la usonaj trupoj postlasis al la afgana popolo? La afgana popolo kaj la mondo bezonas respondon.


Dividu