Usona “politika viruso” estas plej granda obstaklo al monda kontraŭepidemia batalo kaj scienca spurado de origino

Ĝoja Publikigita: 2021-08-31 20:10:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post pli ol 90 tagoj lastatempe usonaj sekretaj servoj fabrikis tiel nomatan enketan raporton pri spurado de nova kronviruso, kiu kalumnias Ĉinion, ke ĝi "malhelpis rilatan internacian enketon", kaj postulas, ke la internacia komunumo donu al Ĉinio “politikan premon”. Ĉi tiu agaĉo de senhonta disvastigo de "politika viruso" serioze damaĝis la mondan kunlaboron kontraŭ la epidemio kaj esploron de la spurado de origino.

Fakte la internacia komunumo klare scias de la komenco, ke la ordono de la usona registaro al sekretaj servoj fari originospuracon estas politika farso reĝisorita kaj prezentita de la usona registaro mem. Kaj ĝia raporto ĝuste celas ĵeti sian respondecon sur alian kaj blankigi ĝin. Kiel diris usona erudiciulo Mario Cavolo, Usono ĉiam sensaciigis la "teorion de tralikiĝo el Wuhan-a Laboratorio", ĉar tio povas efike malatenti la "historion de serioza virusa tralikiĝo" el usonaj laboratorioj.

Cetere, per sekretaj servoj Usono faris "supozon de krimo" kaj bremsis esploron de la mondaj sciencaj rondoj pri la origino de nova kronviruso. Aŭstralia erudiciulo Dominic Dwyer, membro de internacia teamo de ekspertoj de la Monda Organizo pri Sano por esploro de la spurado, lastatempe publikigis artikolon dirante, ke homoj tro multe diskutus pri la spurado, necesos pli da tempo por fini sciencan esploron.

Nun laŭtiĝas voĉo de la internacia komunumo kontraŭ usona disvastigo de "politika viruso". Ekzemple, Frederick Mutesa, ĝenerala sekretario de zambia asocio pri amikeco kun Ĉinio, diris, ke la "supozo de krimo" kaj politika manipulado de la usona registaro nur malhelpis mondan batalon kontraŭ la epidemio. Cavins Adhill, kenja fakulo pri internaciaj rilatoj, opiniis, ke por diversaj landoj kompreni kaj venki la viruson estas la plej grava afero, sed ne meti la spuradon kiel politikan instrumenton de atako al aliaj landoj.

Faktoj pruvis, ke Usono, politikiganta la spuradon, fariĝis la plej granda obstaklo al la monda batalo kaj scienca spurado. La internacia komunumo neniel devas ebligi al usonaj politikistoj eligi "politikan viruson", sed tuj man-enmane firme rezisti la politikigon de spurado kaj revenigi la regadon kaj preventadon de la epidemio kaj esploron de la spurado al la ĝusta vojo de scienca kunlaboro.

Dividu