Farso de Usono pri “falsa origin-spurado, vera malhelpo” devas esti finita!

Ĝoja Publikigita: 2021-09-01 20:30:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post trimonata tiel nomata spurado de la origino de nova kronviruso, lastatempe usonaj sekretaj servoj publikigis skizon de raporto, kiu plenas je la vortoj "eble" kaj "probable" kaj estas mokita, ke "nenion ĝi diras". Tamen la sekretaj servoj kaj la Blanka Domo havas propran metodon por "transigi siajn respondecojn", nome plue kalumnias kaj atakas Ĉinion kaj faras supozon de krimo.

Estas sendube, ke la tiel nomata raporto estas la rezulto de politikigo de la spurado kaj ĝia scienco kaj fidindeco estas nulaj. Fabrikado de la raporto kaj atako al Ĉinio fare de usonaj politikistoj nur donis mokitaĵon al la farso.

Samtempe Usono mildigis ekonomian premon per presado de pli da monbiletoj, kio alportis multajn kaŝitajn riskojn kaj pliseverigis inflacion tagon post tago. Estas multe pridiskutita ĝia hasta projekto pri retiro de usona armeo el Afganio kaj la tragika fino. Kontinue eskaladiĝis interna batalo inter la du partioj kaj intensiĝis politika polusigo…Sub la unu post unu premoj usonaj politikistoj urĝe bezonas "propekan kapron" por malkaŝi sian fiaskon de regado, kaj Ĉinio malfeliĉe refariĝis la celo.

Laŭ pli longtempa vidpunkto, politikigo de la spurado estas karto de la usona strategio ĉiuflanke malhelpi Ĉinion. John Copper, fakulo de usona Kolegio Rhodes, diris, ke Usono estas maltrankvila, ke Ĉinio superus ĝin kaj fariĝus la ĉefa forto de la monda disvolviĝo, tial ĝi ĉiam malhelpas Ĉinion per diversaj manieroj, kaj unu el ili estas trovi iujn aferojn por riproĉi Ĉinion, kaj la usona akcelo de la enketo pri la spurado mem estas politikigita.

Ĉinio ĉiam marŝas sur la vojo de paca disvolvo. Ĝi ne celas teni hegemonion sur la mondo, nek minacas iun ajn landon, tamen ĝi absolute ne sidos kaj indiferente rigardos, ke ĝiaj suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj estas damaĝitaj. Neniu rajtas senigi la ĉinan popolon je la rajto strebi al bela vivo.

Dividu