Usono devas krei favorajn kondiĉojn por klimatŝanĝa kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono

Xiong Linping Publikigita: 2021-09-06 20:41:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge la speciala sendito de usona prezidento pri klimata ŝanĝiĝo, John F. Kerry, finis sian viziton al Ĉinio. Iuj okcidentaj amaskomunikiloj opiniis, ke li revenis sen sukceso, sed la afero okazis ne tiel. La plej grava rikolto de Kerry estas tio, ke li reportis la eblecon eliri el malfacilaĵoj, kiuj situas inter la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

De kelkaj tempoj la interrilato de Ĉinio kaj Usono renkontis seriozajn obstaklojn pro tio, ke Usono alprenis serion da politikoj interveni en internajn aferojn de Ĉinio kaj atenci interesojn de Ĉinio. En tia okazo Kerry dufoje vizitis Ĉinion ene de duonjaro, kio estas rigardata de la ekstera mondo kiel “brilan punkton” tre malfacile trovitan. En la vizito de Kerry en Ĉinio, la ĉina speciala sendito pri klimata ŝanĝiĝo Xie Zhenhua invitite interparolis kun li, kaj multaj ĉinaj altrangaj oficistoj videe intervidiĝis kun li. La du partioj interŝanĝis opiniojn pri klimatŝanĝa kunlaboro.

Kvankam la interrilato de Ĉinio kaj Usono restas en malfacila etapo, tamen traktado pri klimata ŝanĝiĝo espereble fariĝos grava kampo de la duflanka kunlaboro. La demando nun kuŝas en tio, ke Ĉinio kaj Usono ĉiu havas sian deziroliston. Kerry esperis ke Ĉinio altigos sian rapidecon kaj profundecon en la reduktado de gasa ellaso, dum Ĉinio atendis ke Vaŝingtono proklamos sian planon grandskale redukti gasan ellason, kaj donos pli multe da monrimedoj al evoluantaj landoj, helpante ilin ricevi purigan teknologion.

Kiam Ĉinio kaj Usono kunlaboras, ili ambaŭ profitas; kiam la du partioj batalas inter si, ili ambaŭ vundiĝas. Tio estas pravigo jam foje kaj refoje pruvita en la historio kaj realo. Nuntempe Ĉinio kaj Usono havas kunlaboran spacon en serio da gravaj aferoj regionaj kaj internaciaj ekzemple en klimata ŝanĝiĝo, pandemia regado, ekonomia renormaligo kaj tiel plu. Sed tia kunlaboro devas esti ambaŭdirekta kaj reciproka. Se Usono unuflanke atencus la interesojn de Ĉinio, dum aliflanke esperus senkondiĉan kunlaboron de Ĉinio, tio ne eblus.

Usono devas objektive kaj prudente trakti la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, kaj en tia okazo la “faliga ŝtono” sur la vojo de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono povos esti forigita. Alie, la kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono estos destine malfacila vojo. Nun la pilko restas flanke de Usono.

Dividu