Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco 2021 prezentas multajn avantaĝojn

Qiujieming Publikigita: 2021-09-08 14:12:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco 2021 marde fermiĝis en Pekino. Laŭ unuaj statistikoj, ĝis la 4a horo posttagmeze de tiu tago, la foiro atingis 1 672 diversajn rezultojn. La totala nombro de rezultoj kaj la komerca sumo superis tiun de la antaŭan foiro en 2020.

Kiel la plej granda ampleksa foiro en la kampo de tutmonda servokomerco, la foiro provizis tutmondajn entreprenojn per raraj disvolvaj ŝancoj nuntempe. La ampleksaj perspektivoj de servokomerco kiel diĝitaj servoj, edukado pri kulturo kaj turismo, financa teknologio kaj sanzorgo reflektas la vivecon kaj potencialon de la ĉina merkato. Por tutmondaj kompanioj, ĉi tio estas komerca ŝanco, kiun ili plej bezonas.

Samtempe, la foiro liveris platformon al novaj komercaj formoj kiel diĝita komerco, kaj trovis gravan " breĉon" por la tutmonda respondo al la krizo. En 2020, pro la influo de la novkronvirusa epidemio, tutmonda servokomerco malgrandiĝis je preskaŭ kvinono, dum diĝitaj servoj kreskis kontraŭ la tendenco, kaj fariĝos nova motoro por la disvolviĝo de servokomerco en la estonteco. La foiro pri servokomerco donis gravecon al la ŝlosila vorto "diĝito" kaj unuafoje starigis diĝitan servejon por ekspluati novan disvolvan energion.

Krome, la foiro estas malferma kaj inkluziva platformo dediĉita por helpi al evoluantaj landoj trovi komercajn ŝancojn por mildigi la malekvilibron en la tutmonda ekonomia renormaliĝo. Ĉi-foja foiro altiris la partoprenon de entreprenoj de multaj evoluantaj landoj kiel Filipinoj, Estonio, Kamboĝo kaj Azerbajĝano. La organizanto ankaŭ helpis al multaj landoj okazigi specialajn eventojn por rekomendi siajn produktojn kaj servojn al la mondo. Tio ankaŭ donis al ĉinaj spektantoj ŝancon alproksimiĝi al ĉi tiuj evoluantaj landoj.

Pli grave, la signalo, ke Ĉinio firme plivastigas sian malfermon, senditan en la foiro, donis pli da fido al la renormaliĝo de la monda ekonomio, kiu suferis la protektismon kaj unuflankismon. En la malferma ceremonio de la foiro, la kvar rimedoj anoncitaj de Ĉinio por dividi la disvolvajn ŝancojn de servokomerco kaj kune antaŭenigi la renormaliĝo kaj kreskon de la monda ekonomio inspiris la mondon. Marcus, profesoro pri internacia politika ekonomio en la Universitato de San-Paŭlo en Brazilo, opinias, ke ambaŭ, ĉu Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco aŭ Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, estas specimenoj de la malferma sinteno de Ĉinio al libera komerco, kaj estas "tre grava respondo al unuflankismo."

Fakte, kiel solvi la problemojn, kiujn alfrontas la monda ekonomio, internacia komerco kaj investado, Ĉinio donis sian propran respondon, tio estas paco, disvolvado, kunlaboro kaj komuna gajno. La bonegaj rezultoj de Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco 2021 plene pruvis, ke tio estas utila kaj facile uzebla "ora ŝlosilo".

Dividu