Heredaĵo de Usono en Afganujo estas katastrofa

Vilhelmo Lutermano Publikigita: 2021-09-09 11:10:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pekino, 17-an de Aŭgusto (Xinhua) –“Afganujo estis la lasta misio de naci-konstruado (...) kaj ni havis la moralan devon lasi tie ion pli bonan”, skribis usona eksa prezidento George W. Bush en siaj memoraĵoj, parolante pri la motivoj kiuj igis lin ordoni la invadon de Afganujo en la jaro 2001.

Dum Usono estas retiriĝanta, la dudek jaroj da tio, kion Vaŝingtono nomis “konstruado de nacio”, disfalas sub la okuloj de la mondo. Kaj la mortintoj, la sangelverŝoj kaj terura homa tragedio estas tio, kion Usono vere postlasis en Afganujo, kion en frapa maniero atestas certaj afganoj, kiuj mortis post alkroĉi sin al usona aviadilo urĝe ekfluganta.

Ekde sia alveno en Afganujo la usona armeo kaŭzis pli ol 30.000 mortintoj inter la civiluloj, vundis pli ol 60.000 homojn kaj transformis dek unu milionojn da homoj en rifuĝintojn.

Laŭ la oficialaj nombroj, sole en la jaro 2019, almenaŭ 6.825 frapoj de sepavoj (senpilotaj aviadiloj) okazis en Afganujo, dum 7.423 bomboj kaj aliaj municioj estis lanĉitaj sur la teron, do mezume 20 bomboj ĉiutage. Dum usonaj bomboj eksplodas ĉie, paco kaj stabileco estas celoj jam delonge multe trans la atingo de ordinaraj afganoj.

La dudekjara milito de Usono en Afganujo estas plena de korŝiraj tragedioj por la afganaj familioj. Unu el tiuj dramoj estis la mortiga aerfrapo de Usono al afgana hospitalo mastrumata de Kuracistoj sen limoj (KSL) en la jaro 2015. Kvankam pli ol 40 civiluloj estis mortigitaj en tio, kion la KSL kvalifikis “militkrimo”, la Pentagono provis malgrandigi la gravecon de sia krimo per sia aserto, ke tiu atako estis “kaŭzita precipe de homa eraro”.

La 5-an de Marto 2020, la apelacia ĉambro de la Internacia Pun-Kortumo (IPK) decidis ke ĝia akuzisto povu malfermi enketon pri la militkrimoj kaj la krimoj kontraŭ la homaro en la milito de Afganujo ekde Majo 2003, inkluzive de tiuj faritaj de usonaj armeanoj kaj de la CIA, tiaj kiaj supozataj atakoj kontraŭ malsanulejoj kaj al aliaj ne armeaj celoj, civilaj perdoj kaŭzitaj de sepavoj (senpilotaj aviadiloj) , ekscesoj kontraŭ kaptitoj, kaj torturoj.

En gesto tipa por la hegemoniismo kaj timigo, Vaŝingtono poste blokis la financajn bonhavojn de certaj membroj de la IPK kaj, kiel reprezalio, trudis al ili, same kiel al la membroj de iliaj familioj, restriktojn por akiri vizojn.

Por pravigi la ekonomian kaj juran ofensivon de Vaŝingtono, la tiama usona ministro pri justico, William Barr, asertis, ke tiuj dispozicioj “estis unua grava etapo por konsideri la IPK respondeca pri tio ke ĝi transpasis sian mandaton kaj rompis la suverenecon de Usono”.

La tragedia ironio estas, ke Usono, la lando kiu malplej respektas la suverenecon de aliaj ŝtatoj, volis uzi la suverenecon kiel pretekston por bloki sendependan enketon de la IPK pri ĝiaj militkrimoj.

Antaŭ du jardekoj Usono ĵetis sin sur Afganujon nome de la batalo kontraŭ la terorismo. Se ĝi povintus limigi siajn klopodojn al tiu deklarita celo, la kruelaĵoj, kiujn tiu ĉi nacio de Centrazio suferis dum la jardekoj, eble ne estus tiom hororaj.

“Usono elmetis la afganojn tiom longe al damaĝoj por defendi sin kontraŭ kroma terorista atako”, skribis Carter Malkasian, historiisto, kiu antaŭe estis konsilisto de la generalo Joseph Dunford, ĉefo de la usona armeo en Afganujo kaj poste ĉefo de la interarmila ĉefstabo de Usono, en sia libro “La usona milito en Afganujo”. Usono eble decidis ekagi laŭ siaj propraj kondiĉoj, sed la nedireblaj hororaĵoj, kiujn ĝi faris kontraŭ tiu lando kaj ties popolo, estos ne estingeble fiksitaj en la menso de la homoj tra la tuta mondo.


Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano

http://french.xinhuanet.com/2021-08/17/c_1310132689.htm

Dividu