Diroj de usona kaj brita politikistoj pri Honkongo estas absurdaj

Xiong Linping Publikigita: 2021-09-09 18:00:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 8a kaj metene de la 9a de septembro laŭ la pekina tempo la brita ministro pri eksterlandaj aferoj Raab kaj la usona ŝtatsekretario Blinken sinsekve aperigis tekston en socia komunikilo pledis por la membroj de Honkonga Alianco por Subteno de Patriota Demokratia Movado de Ĉinio, kiuj estis arestitaj de la honkonga polico, kaj kalumniis ke la honkonga polico “misuzas leĝon” kaj “subpremas “malsamajn opiniojn”. Sed tiuj ŝablonaj diroj ĝuste montras la veran veron, ke ili instigas al tiuj homoj kontraŭi Ĉinion kaj malordigi Honkongon kaj ke Honkonga Alianco por Subteno de Patriota Demokratia Movado de Ĉinio estas “fremdlanda agento”. En tio oni povas vidi la hipokritecon kaj duoblan normon de iuj usonaj kaj britaj politikistoj.

Tiuj, kiuj bone konas la evoluon de Honkongo, scias, ke jam en la komenco de sia fondiĝo la organizaĵo Honkonga Alianco por Subteno de Patriota Demokratia Movado de Ĉinio estis politika perfortulo nutrata de eksterlandaj malamikaj fortoj. En pli ol 30 jaroj la organizaĵo, sub la nomo de la honkonga civito, faris malnoblajn artifikojn, kies celo estis kontraŭi Ĉinion kaj malordigi Honkongon.

La honkonga polico havis sufiĉan motivon por kredi, ke Honkonga Alianco por Subteno de Patriota Demokratia Movado de Ĉinio estas “fremdlanda agento”, kaj en la 25a de aŭgusto sendis al ĝi paperan averton, postulante ke ĝi liveru koncernajn materialojn. Sed ĝiaj funkciuloj senskrupule rifuzis la postulon. En tia okazo, la 8an de septembro, la honkonga polico laŭleĝe arestis koncernajn personojn. Evidente, la honkonga polico agis tute laŭleĝe, kaj tio ja reprezentas justecon kaj senpartiecon.

Usono kaj Britio estas juraj ŝtatoj, kaj ties politikistoj ja bone komprenas tiun logikon. Sed ili havas malsamajn reagojn al similaj krimoj. Do ili aplikas duoblan normon en la traktado de kontraŭleĝaj agoj.

Tamen, Honkonga Alianco por Subteno de Patriota Demokratia Movado de Ĉinio, kiel ajn subtenata de fremdlandaj fortoj, destinite iros al fiasko. Ĉia organizaĵo kun la celo kontraŭi Ĉinion kaj malordigi Honkongon nepre pereos. Iuj usonaj kaj britaj politikistoj vane faris tian “hipokritan prezentadon”. Do ili devas tuj ĉesigi sian intervenon en internajn aferojn de Ĉinio. Se ili spite agos plu, ili certe suferos fortan rebaton de la ĉina popolo.

Dividu