The Guardian: Hodiaŭ Usono aspektas pli fragila

Henggang Publikigita: 2021-09-14 13:32:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Brita ĵurnalo The Guardian donis komenton en la 10a de septembro titolitan “Sen fino”, dirante, ke hodiaŭ anstataŭ restarigi sian pozicion kiel mastro de la mondo, Usono aspektas pli fragila.

La komento diris, ke matene de la 11a de septembro, 2001, la aviadiloj koliziis kun la Monda Komerca Centro Ĝemelaj Turoj, kio alportis tute novan epokon kun danĝeroj. La serio da eventoj sekve de tiu terorisma atako jam kaŭzis morton de pli ol 100 000 homoj. Nun la situacio ankoraŭ ne finiĝis.

Post dudek jaroj ekde kiam Talibano estis senigita je sia ofico pro kaŝo de Osama bin Laden sub premo el Usono, ĝi refoje komencis regadon super Afganio. Tio reflektis, ke hodiaŭ anstataŭ restarigi sian pozicion kiel mastro de la mondo, Usono aspektas pli fragila; la influo alportita de la evento de la 11a de Septembro ankoraŭ disvolviĝas en la tuta mondo.

Ĉiam ekzistas terorismaj defioj por la Okcidento, kaj ĝia esenco jam transformiĝis de komplotoj kun granda kapitalo kaj komplika aranĝo planita tra la mondo al pli simplaj atakoj, ofte planitaj sur la ĉelokaj teritorioj. Ĝuste kiel avertoj de la historio, la decido de milita solvo aldonis problemojn de la politiko.

En Afganio, rifuzo de akcepto de talibana kapitulaco pavimis vojon por la plej longa milito de Usono kaj ĝia fina malvenko. La organizo Islama Ŝtato (ISIS) emeriĝis sur la ruinoj post usona invado al Irako.

La komento diris, ke la elementaj rajtoj de homoj estis ignoritaj en diversaj lokoj de la tuta mondo. En Usono aperis granda kresko de prezidenta potenco, subfosado kontraŭ regularoj, normaligo de malama rigardo al Islamo, antaŭigo de kuniĝo de rifuĝantoj kaj terorismo, kaj pli vasta malinkluziveco.

En Usono, plejparto de la atakoj en la pasinta jaro estis planitaj de la ekstreme dekstraj organizoj. La plej granda risko por la lando preskaŭ ne venas el ekstero sed interno. La estonteco de la dissplita kaj senfida lando preskaŭ estas plena de dangeroj kaj ĝia pozicio en la tuta mondo estos malaltigita.

La usonaj civitanoj ne povas esti izolitaj el danĝeroj el la ekstera mondo kaj la ĝenaĵoj ne eble okazis ĉiam en aliaj lokoj. Malgraŭ tio, ke la distanco inter Usono kaj la malamikoj pli malproksimiĝis sekve de retiro de ĝia armeo el Afganio, la konfliktoj ankoraŭ daŭras per aliaj manieroj. Krom partopreno de surlokaj trupoj, senpilotaj aviadiloj ankaŭ povas mortigi popolojn aŭ suspektantojn de terorismo. En la memento de manko de sento pri sendanĝereco, la propraj teritorioj de Usono kaj aliaj okcidentaj landoj ne estos sekuraj.

Dividu