Ĉe historia decidiga momento “ĉina projekto” prezentas respondecon de granda lando

Xiong Publikigita: 2021-09-22 20:50:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La mondo denove staras ĉe la vojkruciĝo de la historio. Mi firme kredas, ke la fluo de la homaraj paco, evoluo kaj progreso estas nehaltigebla.” La 21an de septembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping videe ĉeestis al la 76a ĝenerala debato de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj tie faris gravan paroladon. Ĉirkaŭ la temaro pri unuigita batalo kontraŭ pandemio, revivigo de ekonomio, disvolvo de internaciaj rilatoj, plibonigo de tutmonda mastrumado kaj aliaj Xi elmetis serion da novaj proponoj kaj elpaŝo. Multlandaj personoj opiniis, ke la parolado de la prezidanto Xi indikas al la mondo la direkton de antaŭeniro, enŝovas en ĝin fidon kaj forton, kaj prezentas la bravecon kaj respondecon de granda lando.

Ĉi-jare estas la 50-jariĝo de Ĉinio kiu restarigis sian juran pozicion en UN. Dum tiuj 50 jaroj Ĉinio, kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN, ludis gravan rolon por gardi la pozicion kaj rolon de UN kaj plibonigi ĝian tutmondan mastrumadon. Nuntempe la ŝanĝiĝo de la situacio, kiu nevideblis dum 100 jaroj, kaj la pandemio, kiu nerenkonteblis jarcente, kune kaŭzis al la mondo grandan tumulton kaj nestabilecon. La homara socio denove alvenis la lokon, kie oni devas fari historian elekton. Kiel realigi pacon kaj evoluigon, al kiuj ĉiuj popoloj sopiras? Ĉinio ankoraŭfoje donis sian solvon.

“Ni devas venki la pandemion, ĉar tio estas grava batalo koncernanta la estontecon kaj sorton de la homaro.” “Ni devas revigligi ekonomion, realigi la tutmondan disvolvadon pli fortan, verdan kaj sanigan.” “Ni devas plifortigi solidarecon, praktiki la koncepton de internaciaj rilatoj en reciproka respekto, kunlaboro kaj kungajno.” “Ni devas perfektigi la tutmondan mastruadon kaj efektivigi veran plurflankismon.” Tiuj kvar ideoj proponitaj de Xi Jinping respondis al la plej esencaj kaj la plej urĝaj demandoj alfrontataj de la mondo, reprezentis la ĝeneralan postulon kaj la komunan atendon de la internacia komunumo, precipe de la plej vasta landaro evoluanta. Kaj tio ja estas “ĉina preskribo” por perfektigi la tutmondan regadon.

Tiuj novaj ideoj kaj rimedoj proklamitaj de la prezidanto Xi Jinping en la sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN forte pruvis: Ĉinio ĉiam estas konstruanto de la monda paco, kontribuanto de la tutmonda disvolvado, gardanto de la internacia ordo, liveranto de publikaj produktoj; Ĉinio donos novan bonŝancon al la mondo per sia evoluigo. Tio estas la historia elekto, kiun Ĉinio faris, kaj ankaŭ la promeso kaj respondecon, kiujn Ĉinio donis al la mondo.

Dividu