Demokratio ne estas patento nek ornamaĵo

Xiong Publikigita: 2021-09-23 21:53:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Demokratio ne estas patento de iu lando, sed rajto de ĉiuj popoloj.” En la ĝenerala debato de la 76a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, okazinta la 21an de septembro, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping esprimis tiun argumenton en sia grava parolado. En la sekva tago la ĉina ambasadoro ĉe Usono faris paroladon en la Centro Carter kaj la Fondaĵo Bush pri Rilatoj inter Usono kaj Ĉinio, eksplikante kio estas la ĉineca demokratio.

Tio estas diskuttemo profunde pensinda kaj esplorinda por nia lando. Oni ne lasas sin faligi en la kaptilon de “demokratio kontraŭ aŭtokratio”, metitan de iuj okcidentaj politikistoj, misprenante “kontraŭi Ĉinion” por protekti “demokrarion”, kaj ŝovos la mondon en danĝeran ideologian antagonismon kaj home faritan skismon.

La vorto demokratio devenas de la antikva greka lingvo, la senco estas “regado de la popolo” kaj “suvereneco apartenas al la popolo”. Sed, en la okcidenta evoluhistorio de pli ol du mil jaroj, tiu ideo ne vere efektiviĝis. Okcidento kaj precipe Usono simpligis demokration al “unu homo, unu voĉo” plus “plurpartia sistemo” kaj normigis ĝin kiel modelon por la tuta mondo. Laŭ tio, se iu lando konformas al tiu normo, do ĝi estas “demokratia lando”, alie, ĝi estas “aŭtokratia lando”.

En Ĉinio la popolo estas la kerno de demokratio. Tiu demokratio estas “tutproceza popola demokratio”, en kio la popolo elektas taŭgan homon por ke li pli bone regu la landon kaj servu por bono de la popolo.

Demokratio ne estas ornamaĵo, kaj ĝia efiko ja estas grava. La praktiko pruvis, ke la ĉina demokratia politiko estas alirebla kaj uzebla, ĉar ĝi “devenas de la popolo, revenas al la popolo, kunestas kun la popolo, kaj faras ĉion por la popolo”.

Dividu