Usono nepre likvidiĝos por siaj senbridaj malicaĵoj

Xiong Linping Publikigita: 2021-09-24 20:54:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de septembro la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis “liston de faktoj” pri tio, ke Usono intervenis en honkongajn aferojn kaj subtenis fortojn kontraŭajn al Ĉinio kaj malordigajn al Honkongo. En tiuj nekontesteblaj pruvoj oni ne nur elvidis la malnoblajn kondutojn kaj la hipokritan “duoblan normon”, per kiuj Usono senskrupule intervenas en honkongajn aferojn, sed ankaŭ elrigardis la malican intencon, en kiu Usono celas malordigi Honkongon kaj reteni la evoluadon de Ĉinio.

Tiu listo povas dividiĝi en kvin partojn, sub kiuj siavice troviĝas 102 eroj akuzantaj Usonon, ekzemple, interveni en honkongajn aferojn, ellabori akton pri Honkongo, senskrupule fari sankciojn, misfamigi kion decidis Honkongo, partie protekti tiujn kiuj kontraŭas Ĉinion kaj tumultigas Honkongon, varbi siajn aliancanojn por miksi sin en aferojn de Honkongo. Kiel diligenta estas Usono por kontraŭi Ĉinion kaj tumultigi Honkongon! Do Usono elpensis ĉian rimedon por misfamigi la ĉinan registaron kaj la honkongan administradon.

En la listo oni vidas ankaŭ, ke Usono estas hipokrita kaj ĝi praktikas “duoblan normon” en demokratio, libereco, homaj rajtoj, leĝordigo kaj similaj. Per tiuj vortoj Usono oftege atakas Honkongon kaj ĝian elektosistemon, sed Usono mem havas malbonegajn registrojn en multaj aspektoj.

Jes, nun Usono faras bruojn gaje, sed oni vidu, kiel ĝi likvidiĝos por siaj senbridaj malicaĵoj. La politika farso, kiun Usono prezentas, nun devas esti ĉesigita. Iu ajn forto ne subtaksu la senŝanceliĝan decidon, la firman volon kaj la potencan plenumpovon de Ĉinio kontraŭ interveno el la ekstero!

Dividu