Reveno de Meng Wanzhou al la patrujo pruvis promesplenumon de KPĈ

Mirinda Publikigita: 2021-09-25 19:55:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post senĉesa klopodo de la ĉina registaro, vendrede laŭ la loka tempo, s-ino Meng Wanzhou, kiu estis kontraŭleĝe malliberigita de Kanado je 1 028 tagoj, forlasinte Kanadon per aviadilo ĉartita de la ĉina registaro, revenis al la patrujo. Ŝia liberiĝo estas venko de juro kaj justeco kaj pli klare enkorpigas firman decidon de la reganta partio kaj la registaro de Ĉinio en protekto de la justaj rajtoj kaj interesoj de ĝia civitano, kaj montras fortan volon de la ĉina popolo kontraŭ hegemonio.

 En decembro de 2018 la kanada instanco laŭ postulo de Usono, malliberigis Meng Wanzhou, kiu tranlandiĝis en internacia flughaveno. Poste Usono postulis ekstradicion de Meng pretekstante ŝian kulpon en telegrama monsendo. Kanado senracie kaj kontraŭleĝe malliberigis ŝin je pli ol 1 000 tagoj, ignorante la fakton, ke ŝi malobservis neniun kanadan leĝon.

Tiu evento estas kompleta politika falsakuzo planita de Usono kaj komplicita de Kanado kontraŭ ĉina civitano.

La kanada juĝisto, kiu respondecis pri tiu kazo, multfoje dubis, ke la akuzo de Usono kontraŭ Meng ne estas klara nek ordinara. La atestoj montras, ke la banko HSBC ludis malgloran rolon en falsa akuzo kaj fabrikado de malveraj atestoj. En Kanado multaj personuloj alvokis, ke la kanada registaro devas ĉecigi ekstradicion de Meng.

Pli ol 1000 tagoj estas sufiĉe ĝenaj al Meng Wanzhou, tamen ŝia persistemo kaj fleksebleco mirigis homojn. Ĉar la ĉina registaro kaj la popolo senĉese kaj forte subtenas ŝin. Tio estas ege ŝlosila por la fina liberigo.

La ĉina registaro ĉiam postulis Kanadon ĝustigi eraron, ĉesigi senbridan malliberigon, retiri la retenon kaj ekstradicion kaj liberigi Meng. En la 48a sesio de la Homrajta Konsilio de UN, Ĉinio urĝis Kanadon senigi kontraŭleĝan malliberigon de Meng Wanzhou. Ĉinaj amaskomunikiloj alvokis en la interreto subskribon kaj pli ol 15 milionoj da retanoj postulis senkondiĉan liberigon de Meng. La reganta partio kaj registaro de Ĉinio per realaj agoj montras, ke ĝi metas la popolon sur la unuan lokon. Sub la gvidado de la KPĈ, forta Ĉinio ĉiam estas la plej forta garantio de la ĉina popolo antaŭ ĉia ajn vento kaj pluvo.

 

Dividu