1 028 tagoj de Meng Wanzhou – Tri jaroj da ŝanĝiĝo de Ĉinio kaj Usono

Henggang Publikigita: 2021-09-26 16:32:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 25a de septembro, Meng Wanzhou, ĉefa financa administranto de la firmao Huawei, revenis al Ĉinio per luita flugo de la ĉina registaro post 1 028 tagoj da arbitra aresto en Kanado.

Antaŭ tri jaroj Usono komencis komercan militon kontraŭ Ĉinio kaj trudis sankciojn al Huawei kaj aliaj ĉinaj teknologiaj kompanioj. En decembro 2018, la kanadaj aŭtoritatoj arestis Meng Wanzhou, kiu estis en transito en internacia flughaveno Vankuvera, laŭ la peto de Usono. La usona flanko postulis, ke Meng estu ekstradiciita al Usono por konduki ŝin al justeco tie pro "transiga fraŭdo". La kanada flanko ignoris la fakton, ke Meng ne malobeis iun ajn artikolon de kanada leĝo kaj tenis ŝin maljuste kaj kontraŭleĝe dum pli ol 1,000 tagoj.

Tri jaroj poste, Meng sekure revenis al sia patrujo. Samtage la Ĉina Federacio pri Industrio kaj Komerco publikigis la liston de la Plejpintaj 500 Privataj Kompanioj de Ĉinio en 2021, en kiu Huawei okupas la unuan lokon por la sesa sinsekva jaro.

La okcidenta publiko esprimis miron pri la reveno de Meng al Ĉinio. Antaŭ unu monato eksterlandaj mediatoj antaŭdiris, ke la probablo, ke la ekstradicio de Meng estos nuligita, estas nur unu procento.

Estas klare, ke la kazo pri Meng estas politika manovro en esenco anstataŭ juĝa procezo. En majo, 2019, la registaro de Trump aldonis Huawei al sia sankcia listo kaj malpermesis al usonaj kompanioj provizi Huawei. En majo kaj aŭgusto de 2020 kaj aprilo de 2021, Usono respektive striktigis siajn sankciojn kontraŭ Huawei.

Malgraŭ ĉiuj sankcioj truditaj de Usono, la totala enspezo de Huawei kreskis je 11,2% kaj profitoj je 10,4% en 2020. La usonaj sankcioj por subpremi ĉinajn altteknologiajn kompaniojn malsukcesis.

Samtage Meng revenis al Ĉinio, usona komerca sekretario Gina Raimondo diris en intervjuo kun la ĵurnalo Wall Street Journal, ke la usona registaro laboros por plibonigi komercajn rilatojn kun Ĉinio. La usonaj mediatoj komencis sendi ankaŭ pozitivajn signalojn en siaj titoloj. "Punkto de frotado" inter Usono kaj Ĉinio estis forigita.

Li Haidong, profesoro de la Ĉina Universitato pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la komerca milito estis multe kosta por Usono, inkluzive de ĝia kredindeco. Usono volis enhavi la ĉinan ekonomion kaj malkunigi sin de Ĉinio, sed la duflanka komerca totalo pliiĝis anstataŭ malpliiĝis: duflanka komerco de varoj inter Usono kaj Ĉinio kreskis je 40% en la unuaj sep monatoj de 2021 kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro.

Dividu