Militema Usono estas fonto de tumulto

Pluveta Publikigita: 2021-09-27 15:48:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25an de septembro, en Jalalabad de provinco Nangarhar en Afganio okazis eksplodo, en kiu mortis 1 homo kaj vundiĝis 7.

En la pasintaj 20 jaroj la militaj agoj de Usono en Afganio ĉie restigis ruiniĝon kaj mizeran vivon de la afgana popolo. La nombro de lokaj terorismaj organizoj kreskis de kelkaj ĝis pli ol 20. La plej nova opinisondo de la usona esplora centro Pew montris, ke preskaŭ 70% de usonanoj opinias, ke Usono ne atingis sian celon en Afganio.

Laŭ nekompleta statistiko de Ĉina Esplora Instituto pri Homaj Rajtoj, de 1945 ĝis 2001 en 153 regionoj okazis 248 armitaj konfliktoj, inter kiuj 201 estis lanĉitaj de Usono. Estas rimarkinde, ke ĉiuj tiuj konfliktoj okazis ekster la teritorio de Usono. La interveno de Usono alportis nek demokration, nek liberecon, sed konflikton kaj tumulton. Militema Usono jam fariĝis fonto de tumulto.

Do, kiu estos la venonta celo post Afganio?

Dividu