​Oportuna Honkongo donis fidon al tutmondaj investantoj

Mirinda Publikigita: 2021-09-28 21:49:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde la Honkonga Speciala Administracia Regiono publikigis raporton “Komerca Medio de Honkongo: Aparta Supereco kaj Senlima Oportuno”, kiu kun detalaj donitaĵoj montras bonan komercan medion kaj brilan perspektivon de Honkongo post renormaligo el malkvieto kaj forte refutas kalumnion de kontraŭĉina forto de Usono kaj donis fidon al tutmondaj investantoj.

Tio estas la unua raporto pri komerca medio de la regiono post la reveno de Honkongo al la patrujo. “Aparta Supereco kaj Senlima Oportuno” precize resumis viglecon de la komerca medio de Honkongo. Serio da ekonomiaj donitaĵoj atestis, ke en la pasintaj 12 monatoj antaŭ junio de tiu ĉi jaro, la kapitala sumo de Honkongo superis 500 miliardojn da honkongaj dolaroj, pliiĝante je 50% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La sumo de banka deponaĵo superis 15 duilionoj da honkongaj dolaroj, pli multe je 8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La ekonomio kreskis je 7,8% kaj senlaboreco malaltiĝis de 7,2% ĝis 4,7%.

Faktoj pruvis, ke la nuna komerca medio de Honkongo estas sekura kaj plena de vigleco. Tamen tio estis neimagebla en la periodo de junio de 2019 ĝis la jarkomenco de 2020. Tiam sub la instigo de eksteraj fortoj inkluzive de Usono, la perforta tumulto kaŭzita de revizio de institucio ne nur skuis la sociekonomion de Honkongo, sed ankaŭ serioze difektis bonan komercan medion de la regiono.

La raporto retrorigardis seriozajn damaĝojn kaŭzitajn de la perforta tumulto al la komerca medio kaj investa perspektivo de Honkongo kaj pruvis per granda nombro da faktoj, ke kontraŭĉina forto de Usono estas la plej granda detruanto de la komerca medio.

En la pasinta jaro, fremdlandaj entreprenoj stabile disvolviĝis en Honkongo. Komercaj ĉambroj de Usono, Aŭstrio, Britio kaj Malajzio opiniis, ke Honkongo estas ideala komercejo.

Krome, la disvolviĝo de Honkongo havas pli grandan oportunon. Ĉinio donis novan planon al disvolviĝon de la regiono en la 14a Kvinjara Plano. En gravaj konstruaj platformoj de la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao, Honkongo ludos apartan rolon.

Estas antaŭvideble, ke kun senĉesa perfektigo de la regada sistemo “unu lando, du sistemoj”, Honkongo longperiode konservos sekuran kaj viglan komercan medion kaj liveros al internaciaj investantoj riĉan kaj diversan disvolvan spacon.


Dividu