Kunlaboro inter EU kaj Ĉinio favoros mondon

Henggang Publikigita: 2021-09-29 19:08:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kunprezidis la 11an altnivelan strategian dialogon inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) kun Josep Borrell, la alta reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, marde per videoligo. Wang diris, ke la EU multfoje diris, ke ĝi bonvenigas la disvolviĝon de Ĉinio, ne intencas partopreni en institucia konfrontiĝo nek partoprenos en ia ajn "nova Malvarma Milito” kaj ke Ĉinio aprezas tion. Borrell diris, ke disvolvi rilatojn kun Ĉinio estas grava tagordo de la EU, kaj estas tre grave por la EU kaj Ĉinio subteni striktan kaj glatan komunikadon.

Lastatempe en sia parolado dum la 76a ĝenerala debato de la Ĝenerala Asembleo de la UN per videoligo, ĉina prezidanto Xi Jinping proponis Iniciaton pri Monda Disvolviĝo kun ses programoj, kiu alvokis la internacian komunumon pli rapide plenumi la Tagordon 2030 de la UN pri kontinuigebla disvolviĝo, antaŭenigi efektivigon de pli forta, verda kaj sana disvolviĝo de la tuta mondo, kaj konstrui komunumon de komuna estonteco por tutmonda disvolviĝo. Tiu iniciato ricevis pozitivan respondon de la EU.

Borrell diris, ke la EU bonvenigis tiun iniciaton, proponitan de prezidanto Xi, kiu ludos gravan rolon por ekonomia renormaliĝo kaj elimino de malriĉeco de la tuta mondo. Li ankaŭ alte aprezis la decidon de la ĉina flanko pri haltigo de konstruado de karbohajtaj projektoj eksterlande kaj opiniis, ke tio helpos efektivigon de verda kaj malaltkarbona disvolviĝo de la evoluantaj landoj.

Hodiaŭ la mondo frontas al disvastiĝo de la pandemio, obstakloj antaŭ ekonomia renormaliĝo, respondo al klimatŝanĝiĝo, elimino de malriĉeco kaj aliaj defioj, kaj la internacia socio urĝe bezonas fortojn de solidareco kaj kunlaboro. Ĉinio kaj la EU, du civilizacioj, du fortoj, du merkatoj, lastatempe faris oftan komunikadon pri kernaj temoj kaj atingis multajn konsentojn, kio utilas al pliigo de kompreno, vastigo de reciproka konfido kaj redukto de misjuĝo. Wang kaj Borrell respektive diris, ke ambaŭ plu bone aranĝos la altnivelajn interŝanĝojn kaj injektos novan movforton en disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

La kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU ne nur alportos bonojn al la du flankoj, sed ankaŭ favoras la tutan mondon. Alicia Garcia Herrero, esploristo de la pensfabriko Bruegel, diris, “La pandemio ankoraŭ serioze influas sekurecon de publika sano kaj ekonomia stabiligo, kaj fortigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU favoros renormaliĝon de monda ekonomio. Por redukto de negativa influo de geopolitikaj riskoj kontraŭ monda ekonomio, la profundigo de ampleksa kunlaboro inter la EU kaj Ĉinio estas urĝa.” Richard Kozul-Wright, ĝenerala direktoro pri integrigo kaj disvolviĝa strategio sub la Komerca kaj Disvolva Organizo de la UN opiniis ankaŭ, ke la ekonomia totalo de la EU kaj Ĉinio okupas ĉirkaŭ trionon de la tuta mondo, kaj stabiligo de komerca kunlaboro inter la EU kaj Ĉinio estas ŝlosila por sekureco de la industria kaj proviza ĉenoj de la mondo.

Ekde la pasinta jaro, anstataŭ Usono, Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de la EU. La statistiko de la Eurostat, en tiu ĉi antaŭa duonjaro, la EU eksportis varojn de 112,6 miliardoj da eŭroj al Ĉinio, kreskinte je 20,2% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, kaj importis varojn de 210,1 miliardoj da eŭroj el Ĉinio, kreskinte je 15,5% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. Ĝuste kiel vortoj de Kozul-Wright, la fortigo de komerco inter la EU kaj Ĉinio ellasas pozitivan signalon al la internacia komunumo, ke “strikta kunlaboro inter la EU kaj Ĉinio utilas al ambaŭ flankoj kaj ankaŭ favoros la tutan mondon”.

Dividu