Brilaj rezultoj atestas sukceson de protektado de homaj rajtoj de Ĉinio

Henggang Publikigita: 2021-09-30 20:44:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉiuj 168 celoj kaj taskoj estis atingitaj kaj plenumitaj. Multaj fiksitaj celoj kaj taskoj estis pli frue plenumitaj aŭ superplenumitaj - Ĉina Societo pri Homrajta Studo kaj aliaj institucioj merkrede publikigis raporton, montrante al la mondo efektivigon de la Nacia Agadplano pri Homaj Rajtoj en Ĉinio (2016-2020).

Estas la unua fojo, ke Ĉinio enkondukis trian organizon por fari objektivan kaj ampleksan revizion kaj taksadon de la homrajta disvolviĝo de la lando. Per ĉi tiu atingo, la ekstera mondo klare vidas, ke sub gvidado de la ĉina reganta partio kaj koncepto de registaro, ĉio por la popolo, la protektado de homaj rajtoj de Ĉinio atingis fruktodonajn rezultojn.

Hodiaŭ la formulado kaj efektivigo de Nacia Agadplano pri Homaj Rajtoj estas grava parto de protektado de homaj rajtoj en la mondo. Ekde 2009 Ĉinio oficiale ellaboris nacian planon kun la temo de homaj rajtoj. Kiel la tria homrajta disvolva plano de Ĉinio, la Nacia Agadplano pri Homaj Rajtoj (2016-2020) specife difinas 168 celojn kaj taskojn. Laŭ la rezultoj de la fina taksado, la ĉina registaro persistis en la filozofio pri disvolvado de homoj super ĉio en la pasintaj kvin jaroj, fokusiĝis al ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, civilaj rajtoj kaj politikaj rajtoj, rajtoj de specifaj grupoj, efektivigo de internaciaj traktatoj pri homaj rajtoj kaj internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboro. Ĉiuj aliaj aspektoj laŭplane plenumis la fiksitajn celojn. Ĉi tio estas ne nur grava atingo por la homa rajto de Ĉinio, sed ankaŭ grava kontribuo al monda homrajta regado kaj progreso de la monda homa rajto.

Estis plej alte atentita, ke Ĉinio deklaris finkonstruiĝon de modere prosperan socion en julio. Por granda evoluanta lando kun loĝantaro de pli ol 1,4 miliardoj, la rajto pri vivtenado kaj disvolviĝo ĉiam estas la ĉefa baza homa rajto. Sub gvidado de la ĉina reganta partio kaj registaro, 770 milionoj da kamparaj malriĉuloj estis liberigitaj el malriĉeco en iom pli ol 40 jaroj, konsistigante pli ol 70% de la malriĉeca reduktado de la tuta mondo, kaj plenumante la celojn de la Tagordo 2030 de la UN pri Kontinuigebla Disvolviĝo pli frue je 10 jaroj ol la difinita tempo. En 2020, la pokapa malneta enlanda produkto de Ĉinio superis 10 000 usonajn dolarojn dum du sinsekvaj jaroj, kaj Ĉinio firme staris en la vicoj de mez-enspezaj landoj, kaj la distanco kun alt-enspezaj landoj daŭre mallongiĝas ...

Nuntempe la ĉina popolo vivas bone, kaj la sento de feliĉo, gajno kaj kontento pliiĝas tagon post tago. Kiel iuj taksoj montris, Ĉinio amplekse konstruis modere prosperan socion kaj solvis la problemon de absoluta malriĉeco en sia hostorio, "Ĉi tio estas la plej granda projekto pri homaj rajtoj." La atingoj de Ĉinio en disvolviĝo de homaj rajtoj riĉigis kaj disvolvis diversecon de homrajta civilizacio, kaj dediĉis ĉinan saĝon kaj ĉinajn solvojn al respondo pri homaj problemoj.

Ampleksa konstruado de modere prospera socio komencis novan deirpunkton por disvolviĝo kaj progreso de homaj rajtoj en Ĉinio. Kelkajn tagojn antaŭe, Ĉinio publikigis agadplanon pri homaj rajtoj por la venontaj kvin jaroj, reliefigante la homajn rajtojn, kiuj plenumas la novajn postulojn de ekonomia kaj socia disvolviĝo, kiel popola demokratio en la tuta procezo, rajtoj pri medio, justa kaj altkvalita edukado kaj reflektas la pozitivan volon de la ĉina registaro riĉigi kaj protekti homajn rajtojn en la lando.

La protektado de homaj rajtoj estas nur pli bona sed ne plej bona. Dum Ĉinio komencos novan stadion de sia disvolviĝo, la progreso de la homaj rajtoj de Ĉinio havos pli fortan fundamenton. Ĉinio havas kapablon daŭre verki pli bonan historion pri homaj rajtoj, kaj dediĉi pli da ĉinaj fortoj al la antaŭenigo de tutmonda regado de homaj rajtoj kaj pliigo de bonoj de la homaro.

Dividu