Usono devas plenumi spiriton de konversacio de ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono per agoj

Henggang Publikigita: 2021-10-07 18:31:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede renkontiĝis kun Jake Sullivan, usona konsilisto pri nacia sekureco en Zurich, Svislando. La du flankoj konsentis preni agojn laŭ spirito de la telefona konversacio de ĉina kaj usona ŝtatestroj en la 10a de septembro kaj kune klopodi por puŝi la duflankajn rilatojn al ĝusta vojo de sana kaj stabila disvolviĝo.

Unu monato antaŭe, ĉina prezidanto Xi Jinping asertis dum telefona konversacio kun usona prezidento Joe Biden, ke la ĉina-usonaj rilatoj estas ne elekto, sed la demando, kiun la du flankoj devas bone respondi. Tiam prezidento Biden ankaŭ ellasis informojn pri dialogo kaj kunlaboro. La altranga renkontiĝo en Svislando akcelis plenumon de la grava komuna kono, atingita de la du ŝtatestroj. La du flankoj esprimis komunan atendon por fortigi strategian komunikadon, taŭge regi diferencojn, eviti konfrontiĝon kaj konflikton, serĉi reciprokan profiton kaj kungajnajn rezultojn. Tio donis respondon al la jarcenta demando de la ĉina-usonaj rilatoj.

En la pasintaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono draste falis, kies kialo venas de usona misjuĝo pri grava strategio de Ĉinio kaj severa miskompreno pri duflankaj rilatoj. Do la du flankoj fortigu strategian komunikadon por Usono ĝustigi sian eraran komprenon pri Ĉinio, kio estas ŝlosila por puŝi la rilatojn al la ĝusta vojo.

Unue, Usono devas profunde koni esencon de reciproka profito kaj kungajno de la duflankaj rilatoj. En la lasta periodo, en interno de Usono ekzistis malĝusta opinio, ke Ĉinio ĉiam tiris profitojn je kosto de Usono. Sed ĉu tio estas fakto? Ekzemple, la totalo de la komerco inter Ĉinio kaj Usono kreskis de malpli ol 2,5 miliardoj da usonaj dolaroj en 1979 ĝis 629,5 miliardoj da usonaj dolaroj en 2020. La raporto, lastatempe publikigita de la organizo AmCham China, montris, ke la optimisma nivelo pri komerco de usonaj entreprenoj jam renormaliĝis ĝis la nivelo antaŭ pandemio, pinto en la pasintaj tri jaroj. Se nur unu flanko tiris profiton, ĉu la duflanka komerco povas atingi tiajn vastecon kaj profundecon? Ĉu usonaj entreprenoj tiel grave atendas merkaton de Ĉinio.

Samtempe, Usono devas ĝuste kompreni internajn kaj eksterajn politikojn kaj strategian planon de Ĉinio. Ĉinio ĉiam asertis, ke ĝi neniam volas provoki aŭ anstataŭi Usonon sed akiras superigon de si mem. Ĉinio ne havas hegemonian strategion sed propran disvolviĝon kaj ĝia celo ĉiam estas doni pli bonan vivon al sia popolo. Iuj personoj el Usono difinis Ĉinion kiel “Plej granda strategia konkuranto” kaj eĉ “Imaga malamiko” kaj ĉiam volas transdoni siajn internajn demandojn al Ĉinio. Tio ne estas la ĝusta solvo. La plej granda defio por Usono ĉiam venas el ĝia interno. Do ĝi devas unue pli bone trakti siajn proprajn problemojn por fari sin pli bona.

La ekstero devas atenti pri tio, ke Usono lastatempe donis pozitivajn rimarkojn pri rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, inkluzive de tiuj, ke ĝi ne havas intencon malhelpi disvolviĝon de Ĉinio, ĝi ne provokos novan malvarman militon, ĝi persistos en politiko de Unu Ĉinio. La esprimoj estas gravaj, sed la agoj ĉiam estas pli grava ol tio. Usono devas pragmate respekti suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio, kaj ĉesi uzi la aferojn koncernajn al Tajvano, Honkongo, Xinjiang, Tibeto kaj homaj rajtoj kaj ankaŭ pri maraj aferoj enmiksiĝi en la internajn aferojn de Ĉinio. Tio estas antaŭkondiĉo por reveno de la ĉina-usonaj rilatoj al ĝusta vojo.

La du vizaĝ-al-vizaĝaj altrangaj renkontiĝoj respektive en Anchorage kaj Zurichi prezentis atendon de la mondo pri dialogo kaj kunlaboro. Ĉinio kaj Usono devas teni oftan dialogon kaj komunikadon, kaj ankaŭ pli rapide plenumi la komunan konon de la du ŝtatestroj, precipe ke Usono devas kiel eble plej rapide prezentis siajn agojn al la tuta mondo.

Dividu