Ĉinio certe realigos kompletan nacian reunuigon

Yu Publikigita: 2021-10-09 19:02:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La historia tasko de kompleta reunuigo de la patrujo devas esti plenumita kaj certe estos plenumita,” ĉina prezidanto Xi Jinping diris sabate dum parolado en la kunveno memorfestanta la 110an datrevenon de la Revolucio de 1911. Liaj rimarkoj montris firman decidon kaj neŝanceleblan volon defendi nacian suverenecon kaj teritorian integrecon de la lando.

Kompleta reunuigo de la lando estas la fundamentaj interesoj de la ĉina nacio kaj la nefinita afero de la Revolucio de 1911. Antaŭ 110 jaroj, la revoluciaj pioniroj kun Sun Yat-sen kiel reprezentanto lanĉis la Revolucion de 1911, finis la aŭtokratan monarkion, kiu regis Ĉinion dum pli ol 2 000 jaroj, kaj fondis la unuan respublikon en Azio. Tamen, pro la limigoj de historia procezo kaj sociaj kondiĉoj, la Revolucio de 1911 ne plenumi la historian taskon de nacia sendependiĝo kaj popola liberigo, nek solvis la problemon de nacia reunuigo.

Kiel daŭriganto de la nefinita afero de pioniroj de la Revolucio de 1911, la Komunista Partio de Ĉinio, post sia fondiĝo, kuniĝis kaj gvidis la ĉinan popolon por realigi la nacian sendependiĝon kaj la popolan liberiĝon kaj kreis la miraklon de rapida ekonomia disvolviĝo kaj longtempa socia stabileco, realigante la dezirojn de Sun Yat-sen kaj aliaj pioniroj de la Revolucio de 1911 paŝon post paŝo. Solvi la tajvanan demandon kaj realigi kompletan reunuigon de la patrujo fariĝis la historia misio de la Komunista Partio de Ĉinio!

Ĉinio devas esti reunuigita kaj certe estos reunuigita. Tio estas la historia konkludo de la disvolviĝo de transmarkolaj rilatoj dum la pasintaj 70 jaroj kaj la neevitebla postulo de la granda rejunigo de la ĉina nacio en la nova epoko. "Tajvana sendependeco" estas historia kontraŭfluo kaj morta vojo. Tiuj, kiuj forgesas siajn prapatrojn, perfidas la patrujon kaj dividas la landon, certe venos al malbona fino.

Ĉi tiu jaro markas la 110an datrevenon de la Revolucio de 1911 kaj la 100an datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Sun Yat-sen diris, ke "reunuigo estas la espero de ĉiuj ĉinoj". Hodiaŭ, la ĉeftero firme tenas la dominadon kaj iniciaton de la transmarkolaj rilatoj, kaj ĝia fido al realigo de la granda rejunigo de la ĉina nacio fariĝis pli forta. La historia tendenco de kompleta nacia reunuigo estas nerezistebla al iu ajn kaj ajna forto!

Dividu