Ĉina ekonomio malantaŭ “festa ekonomio”

Ĝoja Publikigita: 2021-10-10 16:25:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fluado kaj kosto de homoj en la feriaj tagoj de la ĉina Nacia Tago inter la 1-a kaj la 7-a de oktobro estas fenestro por observi ĉinan ekonomion.

Laŭ kalkulo la reprospero de ĉina enlanda turismo dum la feriaj tagoj dependas de sana makromedia disvolviĝo. Ne aperis nova novkronvirusa kazo en la plejpartaj lokoj de Ĉinio, krom kelkaj kazoj en iuj lokoj.

Grandskala vakcinado kelkgrade donis fidon al renormaligo de turisma merkato. Laŭ raporto ĝis la 6-a de oktobro en Ĉinio estis inokulitaj pli ol 2,2 miliardoj da vakcinaj dozoj.

Cetere, ŝanĝiĝis festomanieroj silente kiam normaliĝis regado kaj preventado de la epidemio. Populariĝis proksimaj kaj oftaj vojaĝoj. Kaj furoras vojaĝoj per persona auto aŭ domveturilo.

Estis same varma la merkato de filmoj. Laŭ donitaĵoj, ĝis la 7-a de oktobro la enspezo de vendo de filmbiletoj estas proksimume 4,4 miliardoj da juanoj, kaj pli ol 93 milionoj da homoj spektis filmojn. La donitaĵoj estas malpli ol tiuj en Nacia Festo de 2019.

En sia plej freŝa raporto, la Monda Banko lastatempe antaŭkalkulis, ke en la kuranta jaro la ĉina ekonomio pliiĝos je 8,5%. La anticipo estas pli alta je 0,4 procentpunkto ol tiu en aprilo.


Dividu